Denaskaj Esperanto-parolantoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Denaska esperantisto)
Saltu al: navigado, serĉo

Denaskaj Esperanto-parolantoj (ankaŭ nomataj denaskuloj) estiĝas en familioj, en kiuj oni uzas Esperanton (kaj plej ofte ankaŭ aliajn lingvojn). Kutime unu el la gepatroj elektas uzi Esperanton kiel ĉefan lingvon en komunikado kun la infano, kiu do akiras la lingvon same kiel aliaj infanoj akiras siajn denaskajn lingvojn. (Kelkfoje tiun rolon transprenas ankaŭ alia familiano, ekzemple avino.) Ordinare tiaj infanoj fariĝas denaske dulingvaj, trilingvaj aŭ eĉ pli plurlingvaj. Ankaŭ okazas, ke la gepatroj uzas Esperanton inter si, dum ili uzas aliajn lingvojn parolante kun la infano. Tiam la infano, kiu certe volas kompreni ankaŭ tion, kion la gepatroj diras inter si, ofte tamen lernas almenaŭ kompreni Esperanton.

Gepatroj plej ofte kun sama denaska lingvo[redakti | redakti fonton]

Oni ĝenerale imagas, ke tio okazas plej ofte en familioj, en kiuj la gepatroj parolas malsamajn lingvojn, kaj renkontis unu la alian ĉe esperantaj kunvenoj. Tiaj familioj ja multas, sed tamen montriĝis, ke iomete pli ofte ambaŭ gepatroj de denaskuloj havas la saman denaskan lingvon. (En kelkaj internaciaj paroj oni ne interparolas en Esperanto kun la infanoj, ĉar oni volas anstataŭe transdoni la gepatrajn lingvojn; krome kelkfoje la paro loĝas en lando kun plia lingvo kaj oni timas superŝuti la infanojn kun sume kvar lingvoj.)

Kutime unu el la gepatroj, plej ofte la patro, elektas uzi Esperanton kun la infano. La motivo povas esti riĉigi ties denaskajn sciojn kaj spertojn kaj ankaŭ ebligi al la infano partopreni en la sociaj kontaktoj de la gepatroj kun aliaj Esperanto-parolantoj kaj ties infanoj.

Graveco de Esperanto-renkontiĝoj kaj pliaj kontaktoj[redakti | redakti fonton]

Al la lingvoscioj de denaskuloj multe helpas, se la gepatroj regule kunportas siajn infanojn en esperantaj vojaĝoj kaj al esperantaj kunvenoj. Samtempe tre utilas inviti esperantlingvajn gastojn, kiuj ne parolas la surlokan lingvon. Tio neprigas paroli la lingvon en la ĉiutaga hejma kunteksto, tiel ke Esperanto ne restu nur iu "feria" lingvo, sed iĝu vere ofte uzata. En modernaj cirkonstancoj eblas uzi sonregistrojn, malproksiman interparolon per telefono kaj Skajpo kaj aliaj rimedoj.

Precipe grave estas por denaskuloj renkonti esperantlingvajn samaĝulojn. La jara Internacia Infana Kongreseto (IIK) okazas samtempe kun la plej granda esperanta kunveno, la Universala Kongreso. La Kongreseto estas organizita sub la gvidado de la faka sekcio de UEA pri familioj, Rondo Familia. Dum la IIK estas por ĉiuj infanoj inter 6 kaj 12 (aŭ 14) jaroj (do ankaŭ tiuj, kiuj uzas Esperanton malofte), la Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj direktiĝas al infanoj, kiuj pli malpli ĉiutage hejme aŭdas Esperanton. Ĝi tial intertempe ludas pli gravan rolon por denaskuloj ol la IIK. Ankaŭ aliaj familiaj renkontiĝoj, kiuj estiĝis en la pasintaj jardekoj, kiel Novjara RenkontiĝoPrintempa Semajno Internacia ludas gravan rolon kiel renkontiĝejo de dudeko da denaskulaj infanoj kaj junuloj el kvin ĝis dek diversaj landoj.

Aliaj rimedoj[redakti | redakti fonton]

Kompreneble por la denaskaj infanoj ankaŭ necesas libroj, kantoj kaj aliaj materialoj en Esperanto. Kelkaj infanfilmoj ekzistas nun, kaj pli kaj pli da ludoj en interreto, ekzemple la skrablo.

Lingva nivelo kaj posta evoluo[redakti | redakti fonton]

La lingva nivelo de denaskaj esperantoparolantoj tre varias. La regulaj partoprenantoj de Esperanto-renkontiĝoj kutime atingas plenan fluecon; aliaj kun malofta kontakto al pliaj (samaĝaj) Esperanto-parolantoj kelkfoje ne. Iuj denaskuloj ekaktivas en la Esperanto-movado, sed aliaj restas plene ekster ĝi kaj la Esperanto-komunumo, kaj eble eĉ tute forlasas Esperanton kiel plenkreskuloj. Tio ŝajne hodiaŭ okazas malpli ol en pli fruaj jardekoj, ĉar la denaskuloj nun havas pli da kontakto inter si.

Ĝenerale eĉ la plej bonaj denaskuloj parolas la lingvon apenaŭ rimarkeble pli bone ol la elito de nedenaskaj Esperantistoj, kaj la denaskuloj ne havas en Esperanto tian gvidan rolon, kian havas denaskuloj en ordinaraj lingvoj. Verŝajne ili tamen havas iom pli da influo en Esperantujo ol la aliaj - necesas ja konsideri, ke hodiaŭ nur ĉ. 1 % de la (regula) Esperanto-parolantaro estas denaska (proksimume 1000 denaskuloj inter 100.000 regulaj uzantoj).

Inter 200 vikipedio-kunlaborantoj, kiuj indikis almenaŭ nivelon 3 en Esperanto (3: "alta aŭ flua nivelo"; 4: "preskaŭ kiel denaskulo"), troviĝis 9 (do ĉ. 4,5 %), kiuj parolas la lingvon denaske (stato de aŭgusto 2008; en jan. 2014 estas 243 kun nivelo 3, 84 kun nivelo 4 kaj 7 kun denaska nivelo, do ĉ. 2 % da denaskuloj inter 243+84=327. Aŭ 7 denaskuloj inter 84 preskaŭ-denaskuloj, do 8,3 %)[1].

Eblas konstati du aferojn:

  1. Denaskuloj ne estas "sklavoj" aŭ "devigataj resti en la movado" aŭ en la Esperanto-komunumo. Ili - plej malfrue kiel junuloj - tute libere povas elekti, kion fari.
  2. La fenomeno de denaskuloj neniel detruas ajnan lingvan neŭtralecon de Esperanto. Kelkaj homoj ne komprenas tion, verŝajne ĉar ambaŭ aferoj normalkaze ne estas disigeblaj. La klarigo estas simpla: Male al etnaj lingvoj, Esperanto estas lernebla ĝis kvazaŭ denaskula nivelo. Tial denaskuloj ne havas daŭran lingvan avantaĝon kaj sekve ne restas iu elito, kiu pro sia avantaĝa situacio havas hegemoniajn fortojn. Ĝuste tio ne validas por etnaj lingvoj, pro kio oni ofte argumentas, ke "neŭtrala lingvo ne povas esti ies gepatra lingvo". Oni rekonsciu pri tio, ke tiu "nenies gepatra lingvo" nur estas valida kondiĉo por "neneŭtraleco" se denaskeco alportas lingvan nivelon, kiun ne eblas akiri alimaniere.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la UEA-jarlibro de 1966, la unua flue parolanta denaska esperantisto estis Emilia Gastón el Hispanio, naskita la 2-an de junio 1904 kiel filino de Emilio Gastón. La unuaj gravaj Esperanto-aktivuloj, kiuj lernis la lingvon denaske, estis Inés Gaston (naskita la 12-an de septembro 1906) kaj Ino Kolbe (naskita la 28-an de februaro 1914). En 1935 la Esperanto-gazeto Hungara Heroldo raportas, ke bulgara esperantisto Boris Vasilev havis kun hungara esperantistino filinon Laŭra, kiu 2-jaraĝa estis tiam "unika esperantistino en la mondo, ne scianta alian lingvon".

En la Jarlibro de 1961 oni publikigis liston de denaskuloj en la mondo. Aperis 58 nomoj.[2]

Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj.

La unua formo de organiziĝo de la denaskuloj estis la Renkontiĝoj de Esperantistaj Familioj (REF), kiujn iniciatis István Nemere en 1967 kaj kiujn ekorganizis Ernő Csiszár kun sia edzino Zsuzsa dum pluraj jaroj ekde 1979.

Gazetoj por Esperanto-familioj[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1948 aperis la unua periodaĵo por Esperanto-familioj, "Bulteno Gepatra", eldonata de Esperanto Press ĝis 1960. En 1967 ĝian rolon transprenis "Gepatra Bulteno". En la 1960-aj jaroj aperadis porinfana gazeto "Nia voĉeto", kiu celis helpi denaske parolantajn infanojn. Nuntempe aperas "Familia Esperanto".

Nombro kaj denaskuloj de dua kaj tria generacio[redakti | redakti fonton]

Harald Haarmann (2002) parolas pri pluraj mil homoj, kiuj lernas Esperanton kiel denaskan lingvon; li aldonas, ke intertempe "ekzistas denaskuloj de dua kaj eĉ tria generacio"[3]. La informo pri denaskuloj de dua kaj tria generacio legeblas jam en "The Encyclopedia of Language and Linguistics", 1994[4]. La taksoj de pluraj mil homoj estas ĝenerale akceptataj konsiderante, ke ekzemple jam dum ĉ. dudek jaroj en REF regule partoprenas ĉ. 40 denaskulaj infanoj inter kelkaj monatoj kaj ĉ. 15 jaroj. Laŭ la hungara censo de 2001 tie estis 168 Esperanto-denaskuloj[5]; tio estas 3,7 % de la nombritaj Esperanto-parolantoj, unu homo inter 27 Esperanto-parolantoj. Tiu censo forte subtenas la takson, ke tutmonde estas pluraj miloj da Esperanto-denaskuloj.

En la Jarlibro de 1961 oni publikigis liston de denaskuloj en la mondo, en kiu aperis 58 nomoj[6]; en 1962 estis 67 nomoj[7], en 1965 estis 83 listigitaj denaskuloj[8] (la kresko supozeble parte ŝuldiĝas al kompletigo de la listo).

La "denaskulo" en la esperanta literaturo[redakti | redakti fonton]

La unua literaturaĵo kiu traktas la socian rolon de esperanto-familioj estas la dramo La familio de Anto Speri de Giorgio Silfer (2003).

La temon ankaŭ traktis satire Serge Sire. (Bildstrio aperinta en "Le Monde de L'Espéranto" Num 555).

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kategorio:Vikipediisto eo-3, Kategorio:Vikipediisto eo-4, Kategorio:Vikipediisto eo-D
  2. Laŭ informo de Kata Bodnarova en la forumo de Esperanto.sk.
  3. Haarmann, Harald. Kleines Lexikon der Sprachen. Von Albanisch bis Zulu. 2., überarb. Aufl. 02.10.2002; 455 S. Verlag: Beck, C H; ISBN 978-3-406-49423-9. P. 115/117 kaj sekvaj. Rete parte sur Haarmann (leksikono)
  4. The Encyclopedia of Language and Linguistics, ed. R.E. Asher, Oxford: Pergamon, 1994 (vol. 3, pages 1143-1145): "There is no other case in linguistic history of something that started as an intellectual scheme, a project on paper, being transformed into a language with native speakers of the second and indeed the third generation."
  5. Diferenco inter 4575 parolantoj kaj 4407 negepatraj parolantoj. Vidu ĉe la hungara statistika oficejo kaj Statistiko de Esperantujo.
  6. Jarlibro de UEA, 1961, Unua parto, p. 60 - 61
  7. Jarlibro 1962, Unua parto, p. 62 - 64
  8. Jarlibro 1965, Unua parto, p. 88 - 90

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]