Dendrokolaptedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dendrokolaptedoj
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Furnariedoj Furnariidae
Subfamilio: Dendrokolaptedoj Dendrocolaptinae
Genroj

multaj; vidu artikolo-tekston.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Dendrokolaptedoj (Dendrocolaptidae) estas subfamilio el la ordo de la Paseroformaj birdoj. Iam oni konsideris ĝin aparta familio de la paseroformaj birdoj, sed nuntempe oni ordigas ĝin sub la furnariedoj.

Disvastiĝo

Disvastigitaj ili estas en la subtropikaj kaj tropikaj arbarregionoj en Mez- kaj Sudameriko de Meksikio ĝis Argentinio. Ili vivas prefere kiel izoluloj; nur kelkfoje ili kolektiĝas al iom grandaj grupoj.

Distingiloj

La bekoformo varias de specio al specio. Ĝi povas esti longa kaj antaŭe malsupren kurbigita aŭ mallonga kaj rekta, kiel ĉe la Grizakapa sitasomo Sittasomus griseicapillus. Dendrokolaptedoj disponas pri akraj ungegoj kaj fortaj kruroj kaj piedoj. La bruna plumarkoloro similas ĉe inoj kaj maskloj. La flugiloj kaj la vostoplumoj ofte havas rustbrunan koloron. Helpe de siaj akraj ungegoj kaj la rigidaj vostoplumoj, uzataj kiel apogilo, ili kapablas lerte kuri laŭ la arbotrunkoj kaj branĉoj. Ili nutras sin per insektoj, kiujn ili trovas en la fendoj de arboŝelo. Siajn nestojn ili konstruas en arbokavoj kaj forlasitaj pego-truoj.

Genroj kaj specioj (elektaĵo)

  • Kampiloramfo Campylorhamphus
    • Campylorhamphus trochilirostris)
  • Dendrokolapto Dendrocolaptes
    • Dendrocolaptes certhia
  • Nasiko Nasica
    • Nasica longirostris
  • Sitadomo Sittasomus
  • Dendrocincla
  • Dendrocolaptes
  • Drymornis
  • Glyphorynchus
  • Hylexetastes
  • Lepidocolaptes
  • Xiphocolaptes
  • Xiphorhynchus