Deng Xiaoping

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Deng Xiaoping

DENG Xiaoping [prononcu: deng ŝjaŭ ping] (naskiĝis la 22-an de aŭgusto 1904, mortis la 19-an de februaro 1997) estis reformisma komunisto, fakta gvidinto de Ĉinio de 1976 ĝis la komencaj 1990-aj jaroj. Dum lia regado Ĉinio konstruis unu el la plej rapide evoluiĝantaj ekonomioj en la mondo, samtempe la komunista partio sukcesis konservi kontrolon en siaj manoj.

Pro sia "dekstrismo" Deng estis punita de Mao Zedong en 1966: post sukcesa kariero, li subite devis iĝi simpla laboristo por 8 longaj jaroj. Dum tiuj jaroj Deng tamen plu verkis kaj planis, kaj post la morto de Mao (9-a de septembro 1976) li sukcesis fariĝi fakta gvidanto de la Ĉina Komunisma Partio.

Lia posteulo estis Jiang Zemin.