Denise Legrix

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Denise LEGRIX (naskiĝis la 16-an de majo 1910 en Cahagnes (Calvados) - mortis la 25-an de aŭgusto 2010 en Lisieux (Calvados), estis franca pentristino kaj verkistino.

Ŝi naskiĝis sen membroj, trafita de dismelio.

Ĉirkaŭita de amema familio, kaj dotita de forta volo, ŝi disvolvis teĥnikaĵojn en sia junaĝo por superi sian handikapon kaj akiri aŭtonomecon, kio ebligis al ŝi lanĉiĝi en pentristan karieron kaj ankaŭ helpi aliajn dismeliulojn montrante al ili tiujn teĥnikaĵojn, helpante disvolvi ilojn, trankviligante gepatrojn, kreante aŭ helpante asociojn, verkante librojn ktp.

Ŝia libro Née comme ça (Naskiĝinta tiel) ebligis al ŝi esti internacie konata.

Honorigoj

  • Premio Albert Schweitzer en 1960 pro ŝia libro Née comme ça
  • Oficiro de Honora Legio
  • "Oscar" de franca kuraĝo
  • Oficiro de "Ordre national du Mérite"
  • Premio Lane Bryant de sindonemo, en novembro 1963

Bibliografio

  • Née comme ça
  • Ma joie de vivre : croire, sourire, lutter (ISBN 2950840701)

Eksteraj ligiloj