Denizo la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dinis la 1-a estis reĝo de Portugalio, alinomita La Terkultivanto, ankaŭ nomata "La Reĝo Trobadoro" aŭ "La Reĝo Poeto", naskiĝis (eble) en 1261 kaj mortis en 1325. Li fondis, en 1290, la Universitaton de Lisbono. Protektante la tiamajn poetajn, li mem verkis 76 am-kantojn, 52 amik-kantojn kaj 10 malben-kantojn.

Li estis la unua portugala reĝo, kiu komprenis ke por Portugalio daŭre konservi sian sendependon, devu havi propran kulturon sufiĉe malsimilan al de aliaj partoj de Iberio. Pro tio, li alvokis sekretariojn el Provenco por reformi la portugallingvan ortografion (li enirigis la lingvon la Ç, LH kaj NH, por anstataŭigi la hispanajn CZ (praa), LL kaj Ñ) kaj klopodis krei "kleran" lingvon per enmeto de multaj francaj kaj provencaj vortoj. Lia celo estis malproksimigi portugalan lingvon de hispana lingvo por krei nacian senton al portugaloj.


La jenaj paragrafetoj, kolektita el fama poemo, estas eta esperanta versio de amik-kanto, poemo kies poeta voĉo estas virina. Ŝi ploras pro la foresto de sia amanto ("amiko"):

Ho floroj, ho floroj de verda abio,

Ĉu vi novojn scias pri mia amiko?

Ho, Dio, kie estas li?


Ho floroj, ho floroj de verda branĉo,

Ĉu vi novojn scias pri mia amiko?

Ho, Dio, kie estas li?


Ĉu vi novojn scias pri mia amiko,

Tiu, kiu mensogis al mi pri nia amo?

Ho, Dio, kie estas li?