Dennis Quaid

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dennis Quaid en 1991

Dennis QUAID (naskiĝis la 9-an de aprilo, 1954) estas usona aktoro.

Dennis Quaid naskiĝis en Houston, Teksaso. Unuajn spertojn kiel aktoro li gajnis kiel lernanto kaj poste kiel studento de la teatra fako.

En la jaro 1976 li sekvis sian fraton Randy Quaid al Hollywood, kie li unu jaron poste havis sian filmdebuton. Famon portis al li la filmo The Right Stuff (1983), kiu gajnis kvar Oskarojn.

Dum la laboro por la filmo Innerspace en 1987 li konatiĝis kun la aktorino Meg Ryan. La paro geedziĝis en 1991, sed disiĝis en 2000.

Dennis Quaid ankaŭ agas kiel komponisto kaj kantisto.

Listo de filmoj

  • The Long Riders (1979)
  • The Right Stuff (1983)
  • Enemy Mine (1985)
  • The Big Easy (1987)
  • When I Fall in Love (1988)
  • D.O.A. - Dead on Arrival (1988)
  • Postcards From the Edge (1990)
  • Wyatt Earp (1994)
  • Something to Talk About (1995)
  • Any Given Sunday (1999)
  • Frequency (2000)
  • Traffic (2000)
  • Far from Heaven (2002)
  • Cold Creek Manor (2003)
  • The Day after Tomorrow (2004)
  • Flight of the Phoenix (2004)
  • The Alamo (2004)