Dennis Weaver

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Dennis Weaver
DennisWeaverAug97.jpg
Naskonomo William Dennis Weaver
Naskiĝo 4-a de junio 1924
Joplin, Misurio, Usono
Morto 24-a de februaro 2006
Ridgway, Kolorado, Usono
Kromnomo(j) Danny Weaver
Aktivaj jaroj 1952–2005
Nuptopartnero Gerry Stowell (1945–2006)
v  d  r
Information icon.svg

Dennis WEAVER [DEnis ŬIvar] (naskiĝis la 4-an de junio en Joplin (Misurio), 1924, mortis la 24-an de februaro, 2006 en Ridgway (Koloradio) estis usona aktoro. Weaver estas konata ĉefe pro siaj roloj en la unua "matura" televida vesterno, Gunsmoke (pafila fumo), kaj en la pripolica dramo McCloud. En Gunsmoke, kiu daŭre aperadis per novaj epizodoj dum rekordaj 20 jaroj (1955-1975), li rolis kiel la korpe kaj mense lameta Chester GOODE. En McCloud (1970-1977) li ĉefrolis kiel usona marŝalo Sam McCLOUD, policano el la urbeto Taos (Nov-Meksiko) kiu solvadas krimojn dum pli-malpli eterna paslaborado en Nov-Jorko.

Li aperis en diversaj filmoj, inkluzive de Duel (duelo), televida filmo reĝisorita de Steven Spielberg en 1971.

Post sia famiĝo Weaver aktivis en la ekologia movado (i.a. fondis "Instituto pri Ekolonomiko") kaj en nutrado de malriĉuloj en la losanĝelesa regiono (per organizaĵo "LIFE: Love Is Feeding Everyone" — "Ami Estas Nutri Ĉiun"). Li estis vegetarano kaj jogano. Li gajnis trotuaran stelon en la holivuda "Marŝo de la Famo", ĉe 6822 Hollywood Blvd. Li mortis pro sekvoj de kancero ĉe sia hejmo en Koloradio.