Bando Denny (Seatlo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Denny Party)
Bando Denny
grupo de homoj
vdr
malgranda kopio de la Statuo de Libereco, apud la loko kie la Bando Denny albordiĝis ĉe Plaĝo Alki en Seatlo
Arthur Denny, estro de la Bando Denny, kaj ofte rigardata kiel la fondinto de Seatlo

La Bando Denny (angle Denny Party) estis grupo de homoj el Usono, kiu en 1851 alvenis al nuna Alki Point kaj tie fondis setlejon, kiu finfine kreskis kaj fariĝis la nuna urbo Seatlo. Sub la estrado de Arthur Denny, ili ekmigris okcidenten el Cherry Grove (Ilinojso) la 10-an de aprilo, 1851; la plej granda parto de la grupo haltis en Portlando, ĉar Arthur malsanis kaj lia edzino Mary Ann estis akuŝenda. Kelkaj grupanoj pluiris norden ĝis Alki, kie la 28-an de septembro ili ekkonstruis la unuan domon tie. La ceteraj grupanoj alvenis per ŝipo la 13-an de novembro, 1851, kaj tiun daton oni konsideras la naskiĝtago de Seatlo.