Densaĵo (arbaristiko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
densejo de arĝentaj betuloj Betula pendula en Saratov Oblast, Rusio.

Densaĵo [1] estas tre densa arbarero [2] de arboj aŭ grandaj arbedoj, ofte superregata de unu aŭ malmulte da specioj, ekskludante ĉiujn aliajn. Ili povas esti konstituitaj de specioj kiuj produktas grandajn kvantojn da tre vivipovaj semoj, kapablaj por ĝermi sub la ŝirmo de la patrinaj arboj. En iuj cirkonstancoj la formado aŭ disvastiĝo de densaĵoj povas profiti de la homa perturbo de areo.

Kie densaĵo konsistas el dorna vepro [3] oni povas nomi ĝin veprejo. Ĝi estas ejo nrk utiligata de agrokulturo nek de la forsto, sed donas hejmon al multaj birdoj kaj aliaj bestoj. Ĝi do estas ekologie grava. Nemalofte ankaŭ kreskas tie maloftaj, protektitaj, plantoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Simon, Karl-Hermann (ed.) 1995 : Lexicon Silvestre. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperantlingva parto (I eo) kun difinoj. Förderverein "Lexicon silvestre" e.V., Eberswalde, 84 p., p. 17. esperante
  2. Simon, Karl-Hermann 1995, p. 15
  3. Simon, Karl-Hermann 1995, p.10