Denta enplantaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Denta enplantaĵo
Dentomankoj, kiuj povas pleniĝi per sol-krono (tiel oni ne smirgas la najbarajn dentojn)
Du ŝraŭbaj enplantaĵoj, provizitaj per unu krono.
Picture of two cylindrical dental implants and two diskimplants inserted into the upper jaw
du platradikaj enplantaĵoj por indulgi la makzelajn nervojn
Muntado de enplantaĵo

Denta enplantaĵoimplanto estas fremda korpo en la makzela osto. Ĝi havas la funkcion de la dentoradiko kaj servas kiel bazo por la artefarita dentokrono. Tiuj nenaturaj enplantaĵoj enradikiĝas - histe asimiliĝas - dum -6 monatoj.

La enplantaĵo estas farita plej ofte el titano kaj havas ŝraŭboformon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Arkeologiaj esploroj trovis kranion en Sidon (Fenica civilizacio, hodiaŭ Libano) de la 5-4-a jarcento a.K., kiu prezentis orajn fadenojn por teni en siaj antaŭaj lokoj la dentojn, kiuj estis perditaj. La samon oni trovis en la Etruska civilizacio. Estis revo de la homaro, povi anstataŭi la dentojn, kiuj iam perditaj, neniam plu povis esti sukcese anstataŭigitaj per io simila kaj efike por maĉi, kaj estetike por ridi kaj havi normalan sociajn rilatojn.

La sveda ortopedista kuracisto D-ro Per-Ingvar Brånemark hazarde malkovris la fenomenon, kiam li kondukis serĉesploron ĉe la tibia osto de kunikloj. De tio li produktis ŝraŭbojn por anstataŭi perditajn ostopartojn, dentojn kaj eĉ teni protezojn por anstataŭi mankantajn lipojn, okulojn kaj orelojn.

Kun la celo krei dentajn implantojn, la homoj faris multajn provojn ne sciencajn, kaj pro tio la rezultoj estis terure malbonaj. Ĝis kiam en la komenco de la 1950-aj jaroj, pli precize en la jaro 1954, profesoro D-ro Per-Ingvar Brånemark havis akcidenton dum serĉesploro, kiun li kondukis ĉe la tibiaj ostoj de kunikloj. Li provis studi vivan ostosaniĝon post frakturo (ostorompiĝo) kaj pro tio li enmetis objektivojn de mikroskopoj en la tibiojn de kunikloj, kaj de temp'al tempo kunigis tion al mikroskopo, kaj li povis trarigardi la vivantan restrukturiĝon de ostoj kaj sangaj vaskuloj.

Okazis ke li surpriziĝis, kiam li volis forpreni la objektivojn de tiuj ostoj kaj ili ne foriris. Ĉar ĝis tiam, oni kredis, ke ne estis eble ligi oston al metalo. Li esploris, kio okazis, kaj malkovris, ke simple temis pri ligo inter la osto kaj la metalo de tiuj objektivoj. Li studis la materialon, kaj malkovris ke estis eble ligi puran titanon al osto. Al tio fenomeno li donis la nomon ostointegriĝo.

Li kondukis aliajn serĉesplorojn kaj malkovris ke tio, kio ebligas la ligon inter la metalo kaj la osto estas la oksidiĝo de la surfaco de tiu titano: La titana okcido. Surbaze de tio li komencis fabriki ŝraŭbojn por Ortopedio (scienco kiu studas la ostojn). Kun tia materialo estas pli facile por la kirurgoj, kunigi rompitajn ostojn, kaj anstataŭi mankantajn ostopartojn.

La serĉesploro daŭris jardekon, kaj fine li provis anstataŭi dentajn radikojn. Komence li malsukcesis, poste li produktis specialan ŝraŭbon, kaj sukcesis ostointegriĝon. Sur tiu ŝraŭbo li konstruis denton (dento-kronon), kaj tiel ebligis anstataŭi perditajn dentojn.

Tiu ilo konsistas el ŝraŭbo, titana kolo kaj sur tiu kolo la dento (krono). La unuan fojon la scienco akceptis teknikon, por anstataŭi la dentojn per implanto. Post lia eltrovo multaj aliaj sciencistoj ĉefe dentkuracistoj (stomatologoj) disvolvis aliajn implanto-specojn, jen ŝraŭboj, jen cilindroj preskaŭ ĉiuj kun granda sukceso.

Unu el la ŝlosiloj de tiu sukceso estis la dutempa kirurgio, tio esta: Unue malfermi la gingivon, prepari la oston (borante ĝin), oni enmetas la metalan radikon, denove fermas la gingivon sur gin, kaj atendas, ĝis kiam okazos la ostointegriĝo, kiu daŭras ĉirkaŭ 4 monatojn ĉe la mandiblo (la malsupra makzelo), ĉar la osto estas pli densa, do pli forta; kaj daŭras dum ĉirkaŭ 6 monatoj ĉe la supra makzelo (t.e.: la maksilo). Post tio tempo venas la dua fazo: oni malfermas la gingivon, kaj enŝraŭbas la kolon, kaj jen ĝi estas preta por ricevi la denton.

Tekniko[redakti | redakti fonton]

Komence oni pensis nur anstataŭi la malsupran dentaron, kie estas plej malfacile fari depreneblan protezon. Tiucele oni bezonis 6 implantojn en la antaŭa parto de la mandiblo, kaj sur tiuj oni povos konstrui 10 aŭ eĉ 12 dentojn, solvante unu el la plej grandaj problemoj de la sendentaj homoj. Granda procento de la monda socio tute perdis siajn dentojn, kiuj pereis ĉefe pro karioj, parodontopatioj (t.e.: gingivaj malsanoj), akcidentoj, kistoj kaj tumoroj. Por la supera makzelo, oni bezonas inter 6 kaj 10 implantojn, por povi sufiĉe teni ĉiujn dentojn.

La protetikaj procedoj, kiam rilatas al implantoj, estas multe pli akurataj. Mi diru: senkompare pli akurataj ol kiam oni prizorgas naturajn dentojn. La dento-teknikistoj povas pli facile labori, ĉar ĉiuj la kunaĵoj jam venas maŝinfabrikite pretaj. Kaj ĉiuj estas tenataj de ŝraŭboj, kiuj forte kaj precize premas ilin unu kontraŭ la alia.

Eĉ la muldaĵ-procedoj estas pli simplaj, ĉar oni ne nepre bezonas kopii ĉiujn la detalojn de la preparo de dento-surfaco, samkiel okazas ĉe ordinaraj protezoj. Rezulte de tio la protezoj pli facile kaj efike finpretiĝas.

Enplantaĵo el cirkonia oksido[redakti | redakti fonton]

La plej nova formo uzas cirkonian oksidon (ceramiko) por la enplantaĵoj. Tion ellaboris la svisa firmao Straumann en 1998 kaj nomis la enplantaĵon SLA. La radikiĝo atingis la 98%.

En 2005 aperis la SLA-aktiv, kiu havas hidrofilan (akvoŝatan) surfacon sur titano. Ĝis tiam oni uzis nur enplantaĵojn nur kun hidrofobaj surfacoj. la ostiĝo okazas dum 3 semajnoj. La unua enplantado okazis fine de 2005. [1]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • MAJEWSKI, S. Enostaj Enplantaĵoj en Protetika Kuracado, Medicina Internacia Revuo 17(4):120-128, dec 1997.
  • La Rekonstruado de Incizivoj per Aplikado de Metodoj pri Diploaj Enplantaĵoj, laŭ Sistemo Branemark, kaj Titanaj Ŝraŭboj de Tipo Biocortical, Medicina Internacia Revuo 18(2):56-73, dec 1998.
  • MISCH, C.E. Contemporary Implant Dentistry, Mosby, St. Louis, 1993, 779 p.
  • RESENDE, R.V. Kio estas Dento, Medicina Heroldo 12:10-13, 1985.
  • Buŝ-Patologio, Medicina Heroldo 9:iv-vii, 1982.

Tiu ĉi artikolo baziĝas parte sur prelego dum UK 2002

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]