Dentalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lokoj de artikulacio
Labialo
Bilabialo
Labial-velaro
Labial-alveolaro
Labial-dentalo
Koronalo
Lango-labialo
Interdentalo
Dentalo
Alveolaro
Apikalo
Laminalo
Postalveolaro
Alveolo-palatalo
Retroflekso
Dorsalo
Palatalo
Labial-palatalo
Velaro
Uvularo
Uvular-epiglotalo
Radikalo
Faringalo
Epigloto-faringalo
Epiglotalo
Glotalo
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu povas ne ĝuste montriĝi per iuj retumiloj.

[Helpon!]
[Redaktu]

En lingvistiko, dentalo (aŭ denta konsonanto, aŭ pleonasme dentala konsonanto) estas konsonanto artikulaciata per tuŝo de la lango kontraŭ la supraj dentoj, kiel ekzemple /t/, /d/, /n/, kaj /l/ en iuj lingvoj. Dentaloj estas primare distingataj disde sonoj en kiuj kontakto estas farata inter la lango kaj la ginviva kresto, kiel en la angla (vidu artikolon Alvolara konsonanto), pro la akustika simileco inter la sonoj kaj la fakto, ke en la latina alfabeto ili ambaŭ estas ĝenerale skribataj per la samaj simboloj aŭ signoj (t, d, n, kaj tiel plu).

Dentaloj trans-lingvistike[redakti | redakti fonton]

Purajapikalaj dentaloj okazas en multaj lingvoj. En la Albana, estas du lateralaj (flankaj) proksimaĵoj, (l-sonoj): unu apikala alveolaro, kaj unu apikala dentalo. Tamen, la apikala dentala konsonanto estas artikulaciata per la retirita langa radiko — tio estas, ĝi estas velarizita (alvelarigita).

La Sanskrita, la Hindia kaj ĉiuj aliaj Hindiaj lingvoj havas tutan aron da dentalaj plozivoj kiuj okazas foneme kiel voĉaj kaj nevoĉaj, kaj kun aŭ sen aspiracio. Ankaŭ la nazala plozivo /n/ ekzistas en tiuj lingvoj, sed estas sufiĉe alveolara and apikala artikulacie. En tiuj lingvoj ĉi tiuj koronalaj haltoj estas tre similaj al tiuj trovataj en la Hispana (apiko-dentalo), sed malsamaj al tiuj en la Franca (lamino-alveolaro), kaj sufiĉe distingaj de tiuj trovataj en la angla (apiko-alveolaro). Al la parolanto de la hindia, la alveolaraj /t/ kaj /d/ de la angla sonas pli similaj al la respektivaj retrofleksaj konsonantoj de sia propra lingvo ol al la dentalaj.

La Hispana kaj la Itala havas aron da dentalaj haltoj: apiko-dentalaj haltoj okazas kiel alofonoj de /t/, /d/, kaj /n/, respektive. Notindas en la ekzemploj, ke dumke /t/ kaj /d/ ordinare estas realigataj kiel apiko-dentalaj haltoj, la hispana /n/ ordinare estas realigata kiel apiko-alveolara halto (kiel en la angla), sed asimiliĝas al la apiko-dentala loko de articulacio kiam ĝi antaŭas tian konsonanton. La hispana alveolara lateralo /l/ faras la samon.

Dentalaj konsonantoj en diversaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

La dentalo-alveolaraj konsonantoj transkribitaj per la Internacia Fonetika Alfabeto estas:


IPA Priskribo Ekzemplo
Lingvo Ortografio IFA Signifo
dentala nazalo Hispana onda [od̪a] ondo
senvoĉa dentala plozivo Hispana toro [oɾo] virbovo
voĉa dentala plozivo Hispana donde [on̪e] kie
senvoĉa dentala sibilanto frikative Pola kosa [koa] falĉilo
voĉa dentala sibilanta frikativo Pola koza [koa] kapro
θ senvoĉa dentala nesibilanta frikativo
(ofte ankaŭ nomata "interdentala")
Angla thing [θɪŋ] aĵo
ð voĉa dentala nesibilanta frikativo
(ofte ankaŭ nomata "interdentala")
Angla this [ðɪs] tiu ĉi
ð̞ dentala alproksimiĝo Hispana codo [koð̞o] kubuto
ɫ̪ dentala laterala alproksimiĝo Albana halla [haɫ̪a] akselo
ɾ dentala frapeto Hispana pero [peɾo] sed
dentala trilo Marŝala Ebadon [ebɑon̪] Ebadon
t‘ dentala ejektiva plozivo Tigraja
s' dentala ejektiva frikativo Tigraja ቡቕ [s'ǝbbux'] bona
ɗ̪ voĉa dentala injektivo
ǀ dentala klaka ellaso Xhosa ukúcola [uk’úkǀola] mueli fajne


Konfuzo inter dentaloj kaj alveolaroj en latinidaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

La francajn, italajn, kaj hispanajn t kaj d oni ofte nomas dentaloj por simpleco. Tamen, en la franca tiuj sonoj fakte estas alveolaraj, aŭ eble dento-alveolaraj; la diferenco inter tiuj sonoj en la franca kaj la angla ne tiom estas tio kie la lango tuŝas la plafonon de la buŝo, sed anstataŭe estas tio kiu parto de la lango faras la kontakton. En la angla tiu estas la pinto de la lango (tiaj sonoj nomiĝas apikaloj), dumke en la franca estas la padelo, aŭ areo tuj malantaŭ la pinto de la lango (tiaj sonoj nomiĝas laminaloj).

La konfuzo kun dentala artikulacio rezultas de tio rigardi la langon de ekster la buŝo: Je laminalaj (dento-)alveolaraj konsonantoj, oni povas vidi la pinton de la lango tuŝi la dentojn. Tamen, estas la plej malantaŭa parto de la kontaktejo kiu plej gravas (koncernas), ĉar tio estas kio definas la maksimuman akustikan spacon de resonanco kaj donas al la konsonanto ties karakterizan sonon. Kaze de la franca, la plej malantaŭa kontakto estas alveolara aŭ foje iomete antaŭ-alveolara.

Tiu diferenco lamino-apikala gravas. Se anglalingvano klopodante paroli la francan simple movas la langon antaŭen por igi la kontakton denta, kaj samtempe konservas apikalan artikulacion, la prononco de iuj ajn apudaj antaŭaj rondaj vokaloj povas fariĝi malfacila. Se, kontraŭe, la parolanto formetas la pinton de la lango elvoje (kiel malantaŭ la malsuprajn dentojn), kaj faras kontakton sur la alveolara kresto (la sama loko kiel en la angla, sed jen per malsama parto de la lango), la konsonantoj havos la ĝustan "francan" sonon, kaj la vokaloj iĝos multe pli facile prononceblaj, ĉar la korpo de la lango estos jam levita proksimante la palaton. Tial adekvata fonetika priskribo de lingvo devas specifigi kaj la aktivan ("movantan") kaj la pasivan ("ne-movantan") artikulaciilojn en la produktado de la koronalaj konsonantoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]