Emajlo (dento)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Dentemajlo)
1. Dento 2. dentoemajlo

La emajlo aŭ dentoemajlo (adamantium) kovras, protektas la dentokronon, ĝi estas emajlosimila tavolo, kiu havas ektoderman originon.

Trajtoj[redakti | redakti fonton]

La dentoemajlo estas la plej dura histo de la homa kaj besta organo. Ĝi konsistas el prismoformaj, forkalkiĝintaj emajloestigaj unitoj, kiujn interligas organika gluaĵo. Ĝi formas sur la maĉa surfaco de dentokrono: onde elstarantajn lamenetojn ĉe la herbovoraj; pintajn konusojn ĉe karnovoraj; tuberetojn ĉe la ĉionvoraj bestoj. La homo kiel speco de ĉionmanĝanto havas dentaron kun dentoj tipaj kaj herbovoraj kaj karnovoraj.

Esploroj[redakti | redakti fonton]

Dum 2009, esploristoj de la Ŝtata Universitato de Oregono malkovris genon respondecan pri dentoemajlo kresko. Post ĉi tiu malkovro, disvolviĝis studo, kiu celas la eblon de dentoemajlo rekresko nature, kiu tute ŝanĝos la praktikon de dentokuracado[1].

Malsanoj[redakti | redakti fonton]

La denta malsano Kario, kiu kaŭzas dentokadukiĝon, estas inter la plej ofta malsano en la mondo, kaj ĉefe en la moderna epoko ĉar sukero estas tiom ofta en manĝaĵoj kaj trinkaĵoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dento-Emajla Geno Malkovrita; Povas Transformi Dentokuracadon. Arkivita el la originalo je 2016-09-14. Alirita 2021-04-28.