Dentproteziko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En dentokuracado la nocio dentproteziko ampleksas ĉion, kio rilatas al anstataŭigaĵoj de la naturaj dentoj, ekde kronoj, pontoj, partaj protezoj ĝis tutaj protezoj.

Krono


Krono sur modelo

Sur ŝlifita natura dentoenplantaĵo, oni almezuras artefaritan dentkronon, por anstataŭigi la naturan. Ĉi tiu artefarita dentkrono povas esti farita el metalo (oro,...) kaj/aŭ porcelano. En kombino kun pontaĵo ili formas ponton.



Ponto


Ponto sur modelo

Pontoj faras ligon inter du pilieroj. La ponto enhavas diversajn pontaĵojn aŭ kronojn, kiuj estas pendigitaj inter du aŭ pli da pilieroj. Ĉi tiuj pilieroj povas esti naturaj dentojenplantaĵoj.



Parta protezo


Framoprotezo

Platprotezoj, framoprotezoj kaj tegmentoprotezoj estas partaj protezoj, kiuj estas almezuritaj ĉe pacientoj kun ankoraŭ parte naturaj dentoj por anstataŭigi perditajn dentojn. La protezo apogas parte sur la molaj partoj en la buŝo kaj parte sur la naturaj dentoj aŭ enplantaĵoj.



Tuta aŭ kompleta protezo


Tuta protezo

La protezo apogas tute sur la mukozo, kaj estas metita ĉe tute sendenta paciento por restarigi la maĉofunkcion.



Vidu ankaŭ