Denvero (Koloradio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Denvero (Kolorado))
Denvero
Fotomontaĵo
unuiĝinta civito-kantono • urbego • urbo de Usono

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 715 522  (2020) [+]
Loĝdenso 1 783 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 44′ N, 104° 59′ U (mapo)39.739166666667-104.98472222222Koordinatoj: 39° 44′ N, 104° 59′ U (mapo) [+]
Alto 1 609 m [+]
Areo 401,359761 km² (4 013 5.9 761 ha) [+]
Horzono UTC-07:00 [+]
Denvero (Koloradio)
Denvero (Koloradio)
DEC
Denvero
Denvero
Situo de Denvero en Koloradio
Denvero (Usono)
Denvero (Usono)
DEC
Denvero
Denvero
Situo de Denvero en Usono

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Denver, Colorado [+]
vdr

Denvero (angle Denver) estas metropolo, la plej granda urbego kaj ĉefurbo de la usona ŝtato Koloradio. La urbo situas tuj oriente de la montetaroj de la Rok-Montaro.

Denvero estas kromnomata la "Mejlalta Urbo" pro sia oficiala alto. Unu el la ŝtupoj de la ĉefurba konstruaĵo estas markita esti 5.280 futojn super marnivelo aŭ unu mejlon. La urbo ankaŭ estis konata kiel "La Reĝino-Urbo de la Ebenaĵo" pro la graveco de la urbo en la agrikulturo de la ĉirkaŭaj ebenaĵoj.

impreso el la Denvera Bestoĝardeno

La Flughaveno Denvero estas nordoriente de la urbo. La Denvera Bestoĝardeno aŭ en angla Denver Zoo estas instalaĵo de 32 ha situanta en la Urba Parko de Denvero. Fondita en 1896, ĝi apartenas al la urbo kaj kantono Denver kaj ricevas financon parte de Scientific and Cultural Facilities District (SCFD). Ĝi estis la plej populara paga allogaĵo en la Denvera metropolita areo en 2005.[1]

Denvero estis fondita kiel urbeto en la Teritorio Kansaso en 1858, kaj enkorpiĝis je la 7-a de novembro 1861, multajn monatojn post la formigado de la Teritorio Kolorado.

Denvero estas ĝemelita kun la franca urbo Brest.

Multaj ŝipoj estis nomitaj USS Denver pro honori la urbon. (USS estas usona mallongigo signifanta United States Ship = usona ŝipo.)

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Servoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kelley, Joanne, "Destination: Denver (Record number of overnight visitors came to city in 2005)", Rocky Mountain News, 21an de Junio, 2006, paĝo 1B. Kontrolita 3an de Junio, 2012. Arkivigite je 2014-06-11 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-06-11. Alirita 2014-02-08.


Panorama vido de la urbo je aŭgusto 2015
Panorama vido de la urbo je aŭgusto 2015
Nokta panorama vido de la urbocentro de Denvero je julio 2006
Nokta panorama vido de la urbocentro de Denvero je julio 2006