Denzil Best

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Denzil Best (maldekstre) Al Casey (meze) kaj Billy Bauer (dekstre), Novjorko, proks. 1947.
Foto de William P. Gottlieb.

Denzil DaCosta Best (naskiĝis la 27-an de aprilo 1917 en Novjorko; mortis la 24-an de majo 1965 samloke) estis usona ĵaza frapinstrumentisto kaj komponisto.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Best, kiu estis lerninta la ludon de piano, trumpeto kaj kontrabaso, koncentriĝis pro pulmodifekto ekde 1943 pri la frapinstrumentaro. Inter 1943 kaj 1944 li laboris ĉe Ben Webster, postsekve ĉe Coleman Hawkins (1944/45), Illinois Jacquet (1946) kaj Chubby Jackson. Li tie muzikis ankaŭ kun muzikistoj de moderna ĵazo. Li kunverkis sondiskon kun George Shearing en 1948 kaj fariĝis en 1949 kunfondanto de ties kvaropo (en kiu li anis ĝis 1952). En 1949 li tamen ankaŭ kunverkis gravajn sonregistraĵojn de Lennie Tristano (Crosscurrents) kaj surdiskigis poste ankaŭ kun Lee Konitz. Post aŭto-akcidento li muzikis en 1954 kun Artie Shaw, por poste verki en la triopo de Erroll Garner (ekde 1955 ĝis 1957). Post tio li muzikis kun Phineas Newborn, Nina Simone, Billie Holiday kaj Tyree Glenn. En 1962 li ankaŭ kunverkis la unuan diskon de Sheila Jordan. Pro paralizoaperoj (supozeble pro sedimentadoj en la artikoj) li ne plu estis kapabla labori. Limortis pro falo de ŝtuparo en metroostacio.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Bill Harris, Denzil Best, Flip Phillips, Billy Bauer, Lennie Tristano, Chubby Jackson, proks. septembron de 1947.
Foto de William P. Gottlieb.

Alie ol la plej multaj frapinstrumentistoj de bibopo, kiuj ŝarĝis la muzikan fariĝon per akcentoj kontraŭ la baza mezuro, kreante tiel kroman ritman intensecon, Best konsekvence daŭrigis la legato-evoluon komencitan de Jo Jones. Li ludis per la mezuro, uzis preskaŭ nure brosojn kaj malofte metis laŭtajn akcentojn. Ĉi tiu ludmaniero ne nur estis modela por la frapinstrumentistoj de malpasia ĵazo; proks. 1950 ĝin kopiis ankaŭ multaj trinkejomuzikaj bandetoj.

Kompozicia verkaro[redakti | redakti fonton]

Best komponis kelkajn gravajn pecojn de bibopo, kiujn parte ankaŭ muzikis muzikistoj de frua malpasia ĵazo, ekzemple „Move“, „Wee“ aŭ „Dee Dee’s Dance“ samkiel supozeble – kune kun sia amiko Thelonious Monk – „Bemsha Swing“. Lian komponaĵon „45 Degree Angel“ ankaŭ surdiskigis Mary Lou Williams kaj Herbie Nichols („Love, Gloom, Cash, Love“, 1957).

Konsultlibraj notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]