Deodato de França Mello

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Deodato de FRANÇA MELLO (mortis en 1990) estis unu el plej konstantaj aktivuloj en San-Paŭla Esperanto-movado, ekde la membriĝo en 1956 al Esperanto-Asocio de San-Paŭlo ĝis la morto. Li ofte estis sekretario de tiu asocio (4 fojojn) kaj daŭre akompanis la movadon kun atento. Li ofte estis trafa konsilisto, kaj agadis en propadando de Esperanto kun originalaj planoj. De 1979 ĝis 1984 li respondis pri la rubriko Língua Internacional (Internacia Lingvo) en ĵurnalo Folha da Tarde.