Departementa Konsilio (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La franca leĝo de la 17-a de majo 2013[1] antaŭplanis la alinomadon de
Conseil général al Conseil départemental
ekde la venonta renovigo de tiuj konsilioj, kiu devus okazi en 2015[2].

La Departementa Konsilio (franclingve Conseil général) estas la balotita asembleo de ĉiu franca departemento. La departementaj konsilianoj estas balotitaj per universala rekta voĉdono, po unu konsiliano por ĉiu kantono. Iliaj mandatoj daŭras ses jarojn, kaj ili estas anstataŭigitaj duone ĉiu tri jaroj. La konsilianoj balotas internan "konstantan komisionon" (commission permanente), kiu enhavas prezidanton kaj plurajn vicprezidantojn. Tiu komisiono, precipe ĝia prezidanto, estas la ekzekutivo de la departemento. La prezidanto estas krome la hierarkia estro de la departementa administraro.

Hodiaŭ, la vorto "général" povas ŝajni stranga : fakte, antaŭ la kreado de la Regionaj Konsilioj en 1972, la "Conseil général" estis la plej alta loka asembleo, do la plej "ĝenerala" (male al la municipaj konsilioj).

Historio[redakti | redakti fonton]

La leĝo de la 22-a de decembro 1789, kiu kreis la departementojn, ankaŭ ordonis la kreaĵon de "departementa konsilio" (Conseil de département) en ĉiu departemento : tiu instanco estis asembleo kun 36 elektitaj membroj. Ĝin forigis tamen nova leĝo la 4-an de decembro 1793.

La asembleoj reaperis kiel "Conseil général" danke al la leĝo de la 17-a de februaro 1800 (kiu ankaŭ kreis la prefektojn). La membroj de la novaj konsilioj, tamen, ne plu estis elektitaj, sed estis nomumitaj de la registaro. Nur en 1833 refariĝis la Departementaj Konsilioj balotitaj asembleoj, unue per pagenda voĉdono kaj sekve (post la leĝo de la 3-a de julio 1848) per universala voĉdono.

Antaŭe, la prezidanto de la Konsilio ŝanĝiĝis ĉiujare. Ekde la leĝo de la 10-a de aŭgusto 1871, la departementaj konsilianoj balotas sian prezidanton tuj post ĉiu renoviĝo de la asembleo.

Ĉefaj taskoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj taskoj de la Departementa Konsilio estas :

  • Sociala helpo (financhelpoj...)
  • La subtenado de la departementaj vojoj kaj la plenumo de la loka aŭtobusa transportado
  • La kolegioj (duagradaj lernejoj)
  • Kulturo (subtenado de la departementa arkivejo, ktp...)

La leĝo de la 13-a de aŭgusto 2004, kiu plietendigas la francan sencentralizon, konfidis novajn taskojn al la Departementaj Konsilioj, interalie :

  • Subtenado de kelkaj naciaj vojoj
  • Asistado de la maljunuloj kaj de la junuloj
  • Administrado de kelkaj fondusoj pri loĝeco

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Loi n° 2013-403 du 17 mai 2013 relative à l'élection des conseillers départementaux, des conseillers municipaux et des conseillers communautaires, et modifiant le calendrier électoral.
  2. Laŭ artikolo 47 de la leĝo de la 17-a de majo 2013, « le mandat des conseillers généraux élus en mars 2008 et en mars 2011 expire en mars 2015 ».

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]