Departemento Ŝariŝo
Ŝariŝo (slovake Šariš, hungare Sáros (ŝAroŝ)), estis historia departemento en norda parto de la Hungara Reĝlando ĝis Traktato de Trianon. La nomo signifas hungare kota. La menciitaj loknomoj estas unue hungare, kiel oficialaj nomoj ĝis Traktato de Trianon, poste la nuna slovaka nomo sekvas.
Demografio [redakti]
Administracio [redakti]
Estis 7 distriktoj, distriktonomoj kaj distriktejoj samas:
- Bardejov samtempe municipa urbo
- Prešov samtempe departementejo kaj municipa urbo
- Svidník
- Giraltovce
- Lipany
- Sabinov samtempe konsilantrajta urbo
- Lemešany
La departemento situis en la Karpatoj, la norda limo estis samtempe akvodislimo. Menciinda rivero estis Hernád, kies valo estas historia komerca vojo inter Hungario kaj Pollando laŭ Miskolc, Košice, Prešov. La iaman vojon parte sekvis ankaŭ la fervojo.
Ŝariŝo iĝis memstara departemento de Hungara reĝlando ekde la 13-a jarcento. Prešov kaj Bardejov estis gravaj urboj de Francisko Rákóczi la 2-a dum la liberecbatalo. En 1848 la vintra militiro tuŝis la departementon. En 1918 la ĉeĥoslovaka armeo okupis la departementon, en 1919 la hungara ruĝa armeo reokupis nordan grandan parton de la lando, kaj en Prešov proklamis Slovakan Konsilantaran Respublikon. Poste okazis kontrakto: la hungaroj retiriĝos kaj ankaŭ la rumana armeo retiriĝos de Tiso. La hungaroj forlasis la departementon, sed la rumanoj restis. Ekde 1920 la departemento apartenas al Ĉeĥoslovakio.