Departementoj de Francio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Departemento (Francio))
Administraj dividoj de Francio

Francio estas partigita en 101 administraciajn areojn: la departementoj. Ĉiu departemento enhavas unu ĉefurbon nomitan prefektejoprefekturbo (france préfecture [prefektür]), kie ĉeestas reprezentanto de la franca registaro: la prefekto. La prefekto zorgas pri apliko de la franca leĝaro en la departemento.

En la prefekturbo estas ankaŭ la sidejo de la Departementa Konsilio (france Conseil départemental), t.e. departementa asembleo rekte balotita de la departementaj loĝantoj. Ĝiaj ĉefaj agosferoj estas zorgo pri socialaj aferoj, departementaj kaj landaj vojoj.

Ĉiu departemento havas nomon kaj numeron. La nomo rilatas ofte al la geografiaj lokoj: riveroj, montoj, oceanoj. Kelkaj nomoj rilatas al historio. La numero estas simple la vico de la departemento laŭ alfabeta ordo antaŭ nomŝanĝoj kaj disdivido de la antaŭaj departementoj de Pariza Regiono (eksaj 75 - Seine kaj 78 - Seine-et-Oise fariĝis la nunaj 75, 78, 91 ĝis 95) . Kelkaj departementoj estas transmaraj departementoj (fr. Départements d'outre-mer/DOM), ili havas numerojn ekster la alfabeta ordo.

De la jaroj 1980-aj ekzistas la administraciaj regionoj, kiuj arigas po plurajn departementojn. Estas nun 22 francaj regionoj. (Vd. la mapon: ĉiu regiono estas distingita per koloro.)

Listo de ĉiuj francaj departementoj[redakti | redakti fonton]

La francaj departementoj
Numero Nomo Ĉefurbo
01 Ain Bourg-en-Bresse
02 Aisne Laon
03 Allier Moulins
04 Alpes-de-Haute-Provence (Alpoj de Alta Provenco) Digne-les-Bains
05 Hautes-Alpes (Altaj Alpoj) Gap
06 Alpes-Maritimes (Marbordaj Alpoj) Nice
07 Ardèche Privas
08 Ardennes Charleville-Mézières
09 Ariège Foix
10 Aube Troyes
11 Aude Carcassonne
12 Aveyron Rodez
13 Bouches-du-Rhône Marseille
14 Kalvadoso Caen
15 Cantal Aurillac
16 Ĉarento (Charente) Angulemo
17 Charente-Maritime (Marborda Ĉarento) La Rochelle
18 Cher Bourges
19 Corrèze Tulle
2A Corse-du-Sud Ajaccio
2B Haute-Corse Bastia
21 Côte-d'Or Dijon
22 Côtes-d'Armor Saint-Brieuc
23 Creuse Guéret
24 Dordonjo (Dordogne) Périgueux
25 Doubs Besançon
26 Drôme Valence
27 Eure Évreux
28 Eure-et-Loir Chartres
29 Finistère Quimper
30 Gard Nîmes
31 Haute-Garonne Toulouse
32 Gers Auch
33 Ĝirondio Bordeaux
34 Hérault Montpellier
35 Ille-et-Vilaine Rennes
36 Indre Châteauroux
37 Indre-et-Loire Tours
38 Isère Grenoble
39 Jura Lons-le-Saunier
40 Landes Mont-de-Marsan
41 Loir-et-Cher Blois
42 Loire Saint-Étienne
43 Haute-Loire Le Puy-en-Velay
44 Loire-Atlantique Nantes
45 Loiret Orléans
46 Lot Cahors
47 Lot-et-Garonne Agen
48 Lozère Mende
49 Maine-et-Loire Angers
50 Maniko (Manche) Saint-Lô
51 Marne Châlons-en-Champagne
52 Haute-Marne Chaumont
53 Mayenne Laval
54 Meurthe-et-Moselle Nancy
55 Mozo Bar-le-Duc
56 Morbihan Vannes
57 Moselle Metz
58 Nièvre Nevers
59 Nord Lillo
60 Oise Beauvais
61 Orne Alençon
62 Pas-de-Calais Arras
63 Puy-de-Dôme Clermont-Ferrand
64 Atlantikaj Pireneoj (Pyrénées-Atlantiques/Pirinio Atlantikoak) Pau
65 Altaj Pireneoj (Hautes-Pyrénées/Pirenèus Nauts) Tarbes
66 Orientaj Pireneoj (Pirenèus Orientals/Pyrénées-Orientales) Perpignan
67 Bas-Rhin Strasburgo
68 Haut-Rhin Colmar
69 Rodano (Rhône) Lyon
70 Haute-Saône Vesoul
71 Saône-et-Loire Mâcon
72 Sarthe Le Mans
73 Savojo (Savoie) Chambéry
74 Alta Savojo (Haute-Savoie) Annecy
75 Parizo Parizo
76 Seine-Maritime Rouen
77 Seine-et-Marne Melun
78 Yvelines Versailles
79 Deux-Sèvres Niort
80 Somme Amiens
81 Tarn Albi
82 Tarn-et-Garonne Montauban
83 Var Toulon
84 Vaucluse Avignon
85 Vendée La Roche-sur-Yon
86 Vienne Poitiers
87 Haute-Vienne Limoges
88 Vogezoj (Vosges) Épinal
89 Yonne Auxerre
90 Territoire de Belfort Belfort
91 Essonne Évry
92 Hauts-de-Seine Nanterre
93 Seine-Saint-Denis Bobigny
94 Val-de-Marne Créteil
95 Val-d'Oise Cergy-Pontoise

Transmaraj departementoj/DOM[redakti | redakti fonton]

numero nomo ĉefurbo
971 Guadeloupe Basse-Terre
972 Martinique Fort-de-France
973 Guyane Cayenne
974 Réunion Saint-Denis (Reunio)
976 Mayotte[1] Mamoudzou


Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Iamaj departementoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]