Departemento Cabañas
El Vikipedio
Cabañas estas departemento de la centra regiono de Salvadoro. Ĝia departementa ĉefurbo estas Sensuntepeque. Ĉi tiu regiono havas multajn naturajn rezervejojn. Ĝi ricivas la nomon de la hondura centramerikanisma politikisto, José Trinidad Cabañas.
Ĝi situas en la nonda centro de la lando. Ĝi havas limojn norde kun la departemento Chalatenango, nordokcidente kun Honduro, oriente kun la departemento San Miguel, sude kun San Vicente, kaj okcidente kun departemento Cuscatlán.
Cabañas etendiĝas sur 1,103.51 Km2. En ĝi loĝas ĉ. 149,326 loĝantoj el kiuj 66.7% loĝas en la kamparo.
Municipoj [redakti]
Cabañas subdividiĝas en naŭ municipoj:
| Municipo | Teritorio | Loĝantaro |
|---|---|---|
| Cinquera | 34.51 km² | 1,467 loĝ. |
| Dolores | 149.05 km² | 6,347 loĝ. |
| Guacotecti | 21.01 km² | 5,550 loĝ. |
| Ilobasco | 249.69 km² | 61,510 loĝ. |
| Jutiapa | 67.12 km² | 6,584 loĝ. |
| San Isidro | 78.33 km² | 7,796 loĝ. |
| Sensuntepeque | 306.33 km² | 40,332 loĝ. |
| Tejutepeque | 50.52 km² | 7,114 loĝ. |
| Victoria | 146.95 km² | 12,626 loĝ. |
