Departemento Lambayeque

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lambayeque en la mapo Peruo.

Lambayeque, Esperantigite Departemento Lambajeko, estas unu el la 24 departementoj de Peruo.

Situo[redakti | redakti fonton]

Ĝi situas ĉe la norda marbordo, 751 km fore de Limo, ĉefurbo de Peruo. Ĝi havas kunlimojn norde kun Piura, sude kun La Libertad, oriente kun Cajamarca (Kaĥamarko) kaj okcidente kun la Maro de Grau.

Ĝi estas regiono kun fekundaj valoj kaj riĉa marbordo.

  • Surfaco: 14.231 km2
  • Latitudo suda: 5º 28´ 37"
  • Longitudo okcidenta: inter 79º 53´ 48" kaj 80º 37´ 24"
  • Loĝantaro: 1.071.771
  • Ĉefurbo: Chiclayo
  • Alteco: 29 m
  • Provincoj: 3
  • Distriktoj: 38

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato estas preskaŭ varma: subtrokipa kaj seka-tropika, kun multa humido kaj malmultaj pluvoj en la suda marbordo. La maksima temperaturo superpasas 34 °C (januaro-aprilo) kaj la malmaksima estas 14,7 °C en julio.

Transporto[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mapo de la departemento Lambayeque.

Lambayeque okupas teritorion, kiu kunigas la subtropikan marbordan dezerton kun la arbaro sek-tropika. La dezerto estas komuna en la marbordo centre kaj sude. En la nordo ekzistas arbaroj sek-tropikaj, kiel Chaparri kaj Chongoyape.

Historio[redakti | redakti fonton]

La originoj de la Lambayeque-civilizo, multe mirita pro ties konoj pri metalurgio, komenciĝas kun la mito de Naylamp, reĝo, kiu alvenis de la maro kaj dekretis la adoron al Yampallec. Eble la Lambayeque- aŭ Sicán-kulturo aperis kiam finis la Moche-kulturo, konkerita de la Wari-oj. Post jarcentoj ĝi aniĝis al la regno Mochica, ĉimua reĝlando. Dum tiu epoko konstruiĝis grandaj akvokanaloj, kiel Raca Rumi. Post kvar jardekoj da batalado, la inkaoj konkeris la ĉimuan regnon, unu jarcenton antaŭ la hispana konkero. Dum la sendependisma milito kontraŭ Hispanio en 1821, elstaris Juan Manuel Iturregui kaj Pascual Saco. La peruaj maristoj Elias Aguirre kaj Diego Ferré batalis ĝismorte kun la ŝipo Huáscar en 1879 en la marobatalo de Angamos, dum la milito kontraŭ Ĉilio.

Politiko organizo[redakti | redakti fonton]

Lambayeque havas 3 provincojn.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En ĉi tiu regiono oni produktas rizon kaj sukeron (en Tumán, Pomalca kaj Cayaltí), kaj ankaŭ citronojn en Olmos. Aliaj produktoj: fazeolo, zarandaja, maizo, sorgo, algarrobina kaj mielo. La fiŝkaptado estas tre grava.

Turismo[redakti | redakti fonton]

La trezorojn de la Sinjoro de Sipán oni montras en Muzeo de la Reĝaj Tomboj (Lambayeque) kaj Túcume. En Ferreñafe estas la Sicán-Muzeo.

Chiclayo estas "la ĉefurbo de la amikeco", ekonomia kaj komcerca akso de la nordo de Peruo. En Monsegu kaj Eten oni kreas manfaritaĵojn el pajlo kaj ligno. Okazas pilgrimadoj al la Kruco de Motupe kaj estas famaj la akvosportoj en Tinajones.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La plej konata danco estas marinero, kio estas miksaĵo el sama danco el Trujillo kaj la danco tondero el Piura. Aliaj dancoj estas Las cumananas, Los tristes, Las décimas zañeras, La Zaña kaj la valso.

La gastronomio estas tre diversa: ceviche, seco de cabrito, chinguirito, rizo kun anaso, chicha (drinkaĵo); dezertoj: king kong kaj natillas.

Ekzistas foiroj de ĉevaloj kaj ankaŭ kok-bataloj en la vilaĝoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Casa Montjoy, en Lambayeque.
  • Muzeo Bruning, en Lambayeque.
  • Preĝejo San Pedro, en Lambayeque.
  • Antikvaj preĝejoj, en Saña.
  • Túcume.
  • Sipán.
  • Arbaroj Pomac.
  • Plaĝoj en Pimentel kaj Eten.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]