Departemento Spiŝo
- Tiu ĉi artikolo temas pri historia departemento en Hungara reĝlando. Pri nuntempa Spiŝo temas artikolo Spiŝo (regiono).
| Departemento Spiŝo | ||
| slovake: Spiš, hungare: Szepes, germane: Zips, pole: Spisz | ||
| historia departemento | ||
|
Spiŝa burgo
|
||
|
||
| Lando | ||
|---|---|---|
| Regiono | Regiono Prešov | |
| Memorindaĵoj | Spiŝa burgo, Spiŝa Kapitulo | |
| Riveroj | Poprad, Hornád | |
| Administra centro | Levoča | |
| Areo | 3 668,0 km² (366 800 ha) | |
| Loĝantaro | 172 867 (1910) | |
| Denseco | 47,13 loĝ./km² | |
Departemento Spiŝo (latine Scepusium, hungare Szepes vármegye, pole Spisz, germane Zips) estas nomo de historia komitato, teritorio kaj ĵupo en Hungara reĝlando.
Spiŝa reĝa departemento etendiĝis plejparte en nordorienta parto de hodiaŭa Slovakio.
Ties malgranda parto situas en hodiaŭa suda Pollando, inter riveroj Dunajec kaj Biela voda kaj ŝtatlimo kun Slovakio.
Hodiaŭ tio estas nur historia nomo de apartenanta teritorio sen politika subjektiveco (samkiel Burgundio aŭ Eŭskio en Francio) resp. markigo de unu el oficialaj turismaj regionoj de Slovakio, sed inter popolo la nomo de tiu ĉi regiono estas senĉese uzata.
Enhavo |
Historio [redakti]
Tiu regiono ne menciiĝas en dokumentoj en la 11-a jarcento, tial oni supozas, ke ĝi estis neloĝata aŭ apenaŭ loĝata. Post jarcento limgardistoj alvenis por defendi limojn de Hungara reĝlando, poste alvenis saksoj kaj aliaj popoloj. Baldaŭe nova reĝa departemento formiĝis. Dum la historio estis grava la komercado. En 1412 reĝo Sigismundo hipotekis 16 urbojn el Spiŝo al Pollando. En 1848-1849 la hungara armeo en Branyiszkó faris grandan venkon kontraŭ la Habsburgoj. En 1918 granda parto iĝis parto de Ĉeĥoslovakio, pli malgranda parto aldoniĝis al Pollando kaj finiĝis la hungara dominado.
Demografio [redakti]
En 1910:
- 93.214 (57.1%) slovakoj
- 44.958 (27.5%) germanoj
- 17.518 (10.7%) rutenoj
- 4.999 (3.1%) hungaroj
- 2.602 ceteraj.
Administracio [redakti]
Estis 8 distriktoj, la nomoj estas la samaj de distriktejo (unue laŭ tiama nomo, kiel la hungara mapo prezentas, poste laŭ nuntempa slovaka nomo:
- Gelnica - samtempe konsilantrajta urbo
- Spišská Nová Ves - Spišská Nová Ves samtempe konsilantrajta urbo
- Kežmarok - Kežmarok samtempe konsilantrajta urbo
- Levoča - Levoča departementejo, samtempe konsilantrajta urbo
- Stará Ľubovňa - Stará Ľubovňa
- Spišská Stará Ves - Spišská Stará Ves
- Spišská Sobota
- Spišské Podhradie - Spišské Podhradie
- Ľubica , Poprad, Spišská Belá kaj Spišské Vlachy estis konsilantrajtaj urboj.
La departemento troviĝas en Karpatoj, centre ĉe Altaj Tatroj. La plej granda rivero estas Hornád.
La hipotekitaj urboj [redakti]
Ne plu ĉiuj estas urboj.
- Tvarožná (hungare Duránd)
- Velká (hungare Felka)
- Hniezdne (hungare Gnézda)
- Spišská Nová Ves (hungare Igló)
- Ľubica (hungare Leibic)
- Stará Ľubovňa (hungare Ólubló)
- Matejovce (hungare Mateóc)
- Vrbov (hungare Ménhárd)
- Strážky (hungare Nagyőr)
- Podolínec (hungare Podolin)
- Poprad (hungare Poprád)
- Ruskinovce (hungare Ruszkin)
- Spišská Belá (hungare Ruszkin)
- Spišské Vlachy (hungare Szepesolaszi)
- Spišská Sobota (hungare Szepesszombat)
- Spišské Podhradie (hungare Szepesváralja)
En 1772 la urboj denove apartenis al Spiŝo, ĝis 1870 en formo de aŭtonomio.

