Torontál

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Departemento Torontál)

Torontál (torontAl) estis historia reĝa departemento en la suda parto de la Hungara Reĝlando, germane: Komitat Torontal, rumane: Comitatul Torontal.

Hungara reĝlando kun Kroatio, loko de departemento Torontál
Nagybecskerek laŭ la rivero Bega

Demografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la censo de 1880

Laŭ la censo de 1910

Administracio[redakti | redakti fonton]

Estis 14 distriktoj, ties nomoj kaj distriktejoj samas:

La departemento estis tute ebena. Gravaj riveroj estas Danubo (sude estis landolimo), Tiso, Mureş, Timiş kaj Bega.

En 895 la alvenintaj hungaroj trovis la lokon tre konvena por loĝadi pro la paŝtejoj, ebenaĵo kaj riveroj. La departemento fondiĝis en la 15-a j.c. Dum la mezepoko la Danubo estis grava limo kontraŭ la turkoj. La turkoj okupis la regionon en la 16-a j.c., kaj tenis ĝin la plej longe. Post la turka erao en 1718 senhomaj vilaĝoj restis, la regiono iĝis banusujo, apartenanta al Aŭstrio ĝis 1778. Aŭstraj inĝenieroj termezuris la regionon kaj taksis ĝin riĉa de ercoj. Post la eventuala Budapeŝto-Vieno fervoja linio tuj sekvis la Budapeŝto-Temesvár-Subdanuba linio. Alvenis krom hungaroj slovakoj, germanoj, kroatoj, serboj kaj rumanoj.

Inter 1848-1860 la austroj formis interalie el Torontál Vojevodion kaj Banusujon, apartenanta al Aŭstrio. La departemento en tiu formo naskiĝis en 1860. Ekde 1918 la serba kaj rumana armeoj komencis okupi Banusujon, ĉar la angloj promesis la ĝin al ambaŭ landoj. Okazis preskaŭ milito, fine oni disdividis la banusujon. Peceto de la departemento restis hungara kun departementejo Kiszombor. Poste ĝi aliĝis al Csongrád. La granda parto de Torontál dividiĝis inter Serbio kaj Rumanio. Dum la Dua Mondmilito Germanio okupis la serban parton.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]