Departemento Tumbes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de Tumbesio

Departemento de Tumbes, aŭ Esperantigite Tumbesio, estas marborda regiono en la nordokcidento de Peruo. Kaŭze de sia situo apud la ekvatoro, ĝi havas varman klimaton, kun plaĝoj kiuj estas konsiderataj kiel inter la plej agrablaj de Peruo. La ĉefurbo de la departemento kaj de la samnoma provinco ankaŭ nomiĝas Tumbes, Esperantigata kiel Tumpiurbo.

La nomo "Tumbes" originas ĉu el Tumpis, grupo de indiĝenaj popoloj de la areo, ĉu el la vorto tumbos, speco de pasifloro kiu abundis en la areo, ĉu el la nomo de tumbesia kaciko, kies filo fondis kaj loĝatigis la regionon.

Geografio

Tumbesio estas limigita de la ekvadoraj provincoj de El Oro kaj Loja en la oriento; de la perua regiono Pjurio en la sudo; kaj de Pacifika Oceano en la nordo kaj okcidento.

Geomorfologie, kvar zonoj povas esti difinitaj en la regiono: la riverdelto de Tumbeso kaj Zarumilja-Rivero; alluvia ebenaĵo norde de Tumbeso, kun sekaj, neprofundaj ravinoj; praaj terasoj kiuj forte estis eroditaj apud Máncora; kaj Amotape-Montaro en la oriento kaj sudo, finiĝante en El-Barko-Montaro. La Tumbesodelto estas malprofunda, kaj kiam estas malfluso, malgrandaj sablobenkoj, kiuj povas subteni mangrovan vegetaĵaron, montriĝas.

Malgraŭ sia malgranda surfaco – ĝi estas la dua plej malgranda departemento de Peruo - , tiu regiono disponas grandan variadon de ekosistemoj : mangrovojn, sekajn arbarojn, la solajn marbordajn tropikajn arbarojn en Peruo, kaj riĉan kaj varman maron. Ĉirkaŭ 50% de la regiono estas kovrita de tri protektitaj naturaj areoj : Mangrovoj de Tumbesia Nacia Sanktejo ( kiu estas parto de Guajakil-Golfaj kaj tumbesiaj mangrovoj, de la Nacia Parko Cerros de Amatope, kaj de la Tumbesia Naturrezervejo ).

Klimato

Tumbesio havas varman kaj humidan tropikan klimaton en la nordo kaj la centro de sia regiono kaj seka tropika klimato en la sudo. Temperaturoj varias ekde maksimumo de 40°C ( pli ol 42° kiam okazas El-Ninjo ) ĝis minimumo de 18°C, kun jara averaĝo de ĉirkaŭ 27°C. La pluvsezono, kiu estas pli severa dum El-Ninjo, situas ekde decembro ĝis marto.

Demografio

La loĝantaro ĉefe konsistas el mestizoj kiuj radikas en miksaĵo inter la antaŭinkaaj tumpis kaj tajanaj triboj, hispanoj, kreoloj, afrikanoj, inkluzive mulatojzamboj, kaj malgranda ĉina komunumo, plejofte de kantona prauleco.

Laŭ la perua popolnombrado de 1993, Tumbesio havas loĝantaro de 155 521 loĝantoj, 53% de kiuj ( 82 426 ) estas masklaj kaj 47% ( 73 095 ) femalaj. En 2005 la Nacia Instituto pri Statistiko kaj Biokomputiko taksas la regionan loĝantaron je 215 634 loĝantoj.

Lingvoj

La plej multaj loĝantoj (98,3%) parolas en hispane kiel sia gepatra lingvo; aliaj lingvoj estas Keĉua lingvaro (0.4%), eksterlandaj lingvoj (0.1%), Ajmara lingvo ( 60 parolantoj, 0.0% ), kaj aliaj indianaj lingvoj (0.1%).

Enmigrado

Aĝo

Edukado

Administracia subdivido

Administracia mapo de Tumbesio

La departemento estas subdividita en tri provincojn, kiuj ampleksas totalon de dek du distriktoj.

La provincoj kaj siaj respektivaj ĉefurboj, estas :

  • Contralmirante Villar ( Zorritos )
  • Provinco de Tumbes ( Tumbes aŭ Tumpiurbo )
  • Zarumilla ( Zarumilla)

Historio

Tumbesio estis loĝata regiono longtempe antaŭ la Inkaa imperio. La unuaj loĝantoj estis fiŝkaptistoj kaj ĉasistoj. Plimulto de la pli nuntempaj kulturoj kiuj tie estas vivintaj, restigis pruvilojn de ilia rafinaĵo per iliaj ceramikaĵoj , kaj huacasruinoj kiuj ankoraŭ restas starantaj nuntempe.

Tumbesio estis enigita en la Inkaan imperion dum la registaro de Paĉakutek Jupanki. Li enkondukis novan manieron de organizado de la imperio, sed la tasko de integrado kontinuis dum la registaro de Tupak Jupanki. De tio li faris deirpunkton por sia kampanjo de konkeri la Kanjarioj en Ekvadoro.

La aventuro de la hispanaj konkistadoroj ekis en Tumbesio : je Puerto Pizarro, Francisco Pizarro kaj siaj sekvuloj albordiĝis, serĉantaj oron. Post venko de sennombraj malfacilaĵoj, la konkerantoj kapablis atingi la imperion de kiu ili estis aŭdintaj en multaj legendoj. Sendube, la ideo de tia riĉa imperio enpenetris ilian menson de necedanta volo por iri plue. Kun la kolektitaj informoj, la konkerantoj foriris, fondante urbojn kaj venkante la popolojn.

Vizitindaĵoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj