Departemento de Esperanto Zamenhof

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Departemento de Esperanto Zamenhof (portugale Departamento de Esperanto Zamenhof - DEZ) estas fako de União Espírita Mineira (Minasa Spiritisma Unuiĝo) celanta divastigi kaj instrui Esperanton al spiritistoj de Minas Gerais, laŭ la artikolo 30-a de la statuto de la Unuiĝo. Laŭ art. 37-a, Esperanto-kursoj estu senpagaj por lernantoj. La DEZ ankaŭ celas divastigi spiritismon inter esperantistoj.

Respondecoj[redakti | redakti fonton]

Interalie:

  • Gvidi la organizadon de klasoj por la lernado de la Internacia Lingvo
  • Subteni, orienti kaj apogi la fondon de Esperanto-grupoj
  • Ellabori kaj disdoni materialojn kun administraj kaj doktrinaj informoj por lernado kaj divastigo de Esperanto
  • Proponi kaj disvolvi programojn por la instruado kaj lernado de Esperanto
  • Okazigi prelegojn, kursojn kaj Esperantajn aranĝojn
  • Rilati kun la neŭtrala Esperanto-movado
  • Kunlabori en internacia divastigo de Spiritismo per Esperanto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]