Departemento de la Unuiĝintaj Nacioj pri Ekonomiaj kaj Sociaj Aferoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Departemento de la Unuiĝintaj Nacioj pri Ekonomiaj kaj Sociaj Aferoj
emblemo
organizaĵo • registara organizaĵo
Komenco 1948 vd
Antaŭe United Nations Office on Sport for Development and Peace vd
Geografia situo 40° 45′ 2″ N, 73° 58′ 9″ U (mapo)40.75047-73.969127Koordinatoj: 40° 45′ 2″ N, 73° 58′ 9″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Sidejo Nov-Jorko
Situo Nov-Jorko
Departemento de la Unuiĝintaj Nacioj pri Ekonomiaj kaj Sociaj Aferoj (Novjorko)
Departemento de la Unuiĝintaj Nacioj pri Ekonomiaj kaj Sociaj Aferoj (Novjorko)
DEC
Departemento de la Unuiĝintaj Nacioj pri Ekonomiaj kaj Sociaj Aferoj
Departemento de la Unuiĝintaj Nacioj pri Ekonomiaj kaj Sociaj Aferoj
Map
Departemento de la Unuiĝintaj Nacioj pri Ekonomiaj kaj Sociaj Aferoj
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Departemento de la Unuiĝintaj Nacioj pri Ekonomiaj kaj Sociaj Aferoj - angle United Nations Department of Economic and Social Affairs (UNDESA), ruse Департамент по экономическим и социальным вопросам ООН - estas parto de la Sekretariejo de la Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi respondecas pri la plenumo de decidoj kaj rekomendoj interkonsentitaj en la plej grandaj pintkunvenoj kaj konferencoj de la Unuiĝintaj Nacioj, plenumas servojn por la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj kaj la dua kaj tria komitatoj de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj.[1]

En iuj areoj la departemento laboras per nerektaj vojoj por subteni tutmondan evoluon kaj stabilecon.[2]

En 2002, pro la kreskiĝanta pezo servi al plimultiĝanta nombro de konferencoj inkluzive ekzemple de la "Jarmila Deklaro de la Unuiĝintaj Nacioj", la departemento estis plilarĝigita kaj ricevis novan oficon de asista ĝenerala sekretario.[3] La departemento havas sian centran oficejon en Novjorko, sed ankaŭ havas gravan duavican oficejon en Romo, Italio. Ekde la 1-a de julio 2007, Ŝa Zukang estas la gvidanto de la departemento.[1]

Pro la graveco, kiun la Unuiĝintaj Nacioj atribuas al ekonomiaj kaj sociaj aferoj, la departemento havas plurajn gravajn kakojn. Inter ili estas la Fako pri Evolua Politiko, la Oficejo pri Financoj por Evoluo, la Fako por Daŭra Evoluo, la Fako pri Socia Evoluo, la Fako pri Publika Administrado, la Statistika Fako de la Unuiĝintaj Nacioj, kaj la Fako pri Loĝantaro.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Pri s-oro Ŝa Zukang, asista ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, 2007-09-21
  2. dokumento A-53-488 el la 53-a sesio de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj, la 12-an de oktobro 1998
  3. dokumento A-57-387 el la 57-a sesio de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj, la 2-an de oktobro 2002

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]