Dependogramatikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dependogramatikoj kontribuas al lingvoscienco per aparta modelo de sintakso.

Historio

Dependogramatikoj venas de la eŭropa gramatika tradicio, sistemigita de strukturismo ekde la 1920aj jaroj. Ilin tre konkurencis de la 1960-aj ĝis la 1980-aj jaroj la vortgrupaj gramatikoj, kiujn favoris generismo. Tamen dependogramatikoj pruvis sian efikon por sintaksa priskribo, kaj konservis uzantojn.

Principoj

Bazoj

Dependogramatikoj karakterizas vortojn per vortklasoj, kiaj o-vortoj, a-vortoj kaj tiel plu, kaj rilatigas ilin per gramatikaj roloj, kiaj subjekto, objekto, epiteto kaj similaj.

La verkantoj de dependogramatikoj kritike esploris la listojn de klasoj kaj roloj. Ili unuigis distingojn, kiuj koncernas semantikon sed ne sintakson (loka komplemento, tempa komplemento ...). Ili aldonis klasojn aŭ rolojn necesajn por ke ĉiu ero de frazo ricevu iun (determina rolo por artikoloj, nombriloj ...).

Dependo

En verbhava frazo dependistoj kutime rigardas la verbon kiel kapon, tio estas kiel la ĉefan vorton, kiu ne dependas de alia, sed de kiu dependas aliaj. Siavice la vortoj, kiuj dependas de la ĉefverbo povas havi dependajn vortojn, kaj tiel plu. Tiu hierarkia analizo de frazo estas prezentebla per tielnomata grafika arbo aŭ per aliaj rimedoj, ekzemple:

kantis
------subjekto-> petro
------objekto--> kanzonon

Evoluo

Bazaj dependogramatikoj provizas nur kategoriojn, lasante al la lingvisto la taskon, ke li trovu la dependojn en frazo. Pli ampleksaj teorioj provis metodigi tion per diversaj provoj: forpreni vorton, anstataŭigi ĝin per aliklasa vorto, enmeti alian, modifi la vortordon ... por evidentigi la dependojn kaj rolojn.

Pro la konkurado de la generisma skolo kaj la apero de lingvokomputiko dependogramatikaj modeloj alprenis formalajn regulojn de analizo kaj sintezo. Ili tiel iĝis sintaksa ero en ampleksaj lingvomodeloj, ekzemple la distribuita lingvo-tradukado aŭ la senco-teksta teorio.