Depok

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Depok estas universitata urbo (kvazaŭ antaŭurbo de Ĝakarto) en la norda-okcidenta parto de la insulo Javo en Indonezio. La loknomo signifas: ermitejo.

Depok
Blazono de Depok

Bazaj informoj

Situo

Depok situas sur ebenaĵo laŭ fervojo Ĝakarto-Bandungo, aŭtovojo preteriras.

Historio

En 1696 holanda oficiro Cornelis Chastelein aĉetis kampojn. Krom la kultivado li fondis paroĥon por kristanismo. Post morto de Chastelein laŭ lia volo oni disdonadis parcelojn inter la sklavoj, iliaj loĝejoj estis ĝermo de la nuna urbo. En 1982 Depok oficiale urbiĝis. En 1999 la najbaraj komunumoj aliĝis al Depok.

Ekonomio

En Depok multaj butikoj kaj vendejoj funkcias.

Trafiko

La ĉefurbo estas alirebla laŭ aŭtovojo aŭ per fervojo. En la proksimo flughaveno funkcias.

Klimato

Depok havas tropikan klimaton. La tagoj kaj noktoj estas preskaŭ egallongaj.

Vidu ankaŭ