Deputitaj distriktoj (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malnova mapo de la deputitaj distriktoj de franca metropolo kaj transmaraj regionoj

La francaj deputitaj distriktoj estas teritoriaj subdividoj en kiuj estas elektitaj la deputitoj de la nacia Asembleo. Ili ĝenerale estas subdividoj de departemento aŭ de transmaraj kolektivumo.

Historio de la deputitaj balotaj distriktoj[redakti | redakti fonton]

De 1789 ĝis 1870[redakti | redakti fonton]

La unuaj balotaj distriktoj, kiuj ebligis la elekton de la reprezentantoj al la ĝeneralaj Ŝtatoj en 1789 estis la prefektolandoj kaj seneskallandoj. Reĝa edikto de la 24-a de januaro 1789 dividis Francion en pli ol 400 balotajn prefektolandojn[1].

Tria Respubliko[redakti | redakti fonton]

La tria Respubliko (1871-1940) utiligis precipe voĉdonadon de arondismento, kaj en iuj periodoj departementan perlistan voĉdonadon kun du vicoj kaj je relativa plimulto (1871, 1885, 1919, 1924).

La nombro de la deputitoj estis inter 612 kaj 618.

Kvara Respubliko[redakti | redakti fonton]

En la kvara Respubliko (1946-1958), la arondismenta baloto estis forigita, anstataŭita per proporcia perlista baloto laŭ departemento.

Kvina Respubliko[redakti | redakti fonton]

De 1958 kaj la komenciĝo de la kvina Respubliko, la teritorio de la Franca Respubliko estis dividita por la deputitaj balotoj en distriktojn (france "circonscription"), ĉiu distrikto elektas deputiton per plejmulta voĉdonado je du vicoj por 5 jaroj. Tiuj distriktoj devas obei kiel eblas la kantonajn limojn kaj, devige, la departementajn limojn.

La nombro de la deputitaj distriktoj por la metropola Francio[2] estis fiksita je 465 en 1958[3]. Ĝi estis plialtigita al 470 en 1966[4] per la leĝo n° 64-707 de la 10-a de julio 1964 pri reorganizado de la pariza regiono, poste al 473 sekve de la kreo de tri seĝoj en departemento Rhône en 1972[5] kaj fine al 474 en 1975, per kreo de aldona distrikto en Korsiko[6].

Komence de 1986, la nombro de distriktoj (kaj do de deputitoj) estis 491, tio estis 474 por la metrtropola Francio kaj 17 por la transmara Francio.

La nunaj distriktoj[redakti | redakti fonton]

En 1986, la registaro de Jacques Chirac restarigis la antaŭan balotmanieron, sed konservis la plialtigitan nombron de deputitoj. Li do resubdividis la landon por balotado. De 1986, por la deputitaj balotoj, la metropola teritorio, la departementoj kaj la francaj transmaraj teritorioj ests dividitaj en 577 distriktoj. Pro la malnoveco de tiu subdivido, bazita sur la popolnombrado de 1982, la konstitucia konsilio postulis novan subdividon, kiun ĝis en 2009 rifuzis ĉiuj sinsekvaj registaroj.

Resubdivido en 2012[redakti | redakti fonton]

La edikto n° 2009-935 estas ratifita, post du irreiroj, de la parlemento (asembleo kaj senato) la 21-an de januaro 2010[7]. Validigita de la konstitucia konsilio la 18-an de februaro kaj promulgita la 23-an[8], ĝi do fariĝis aplikita okaze de la deputitaj balotoj de 2012[9].

Statistikoj[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la subdivido farita en 2010, la metropolaj distriktoj enhavis inter 35 794 loĝantojn por la 2-a distrikto de Lozère kaj 213 421 loĝantojn por la 6-a distrikto de Var. De la resubdivido, ili enhavas inter 62 082 por la 2-a distrikto de Hautes-Alpes kaj 146 866 loĝantojn por la 6-a distrikto de Seine-Maritime.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligioloj[redakti | redakti fonton]