Deputitoj reprezentantaj eksterlandajn francojn

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sekve de la reformo de la franca konstitucio de julio 2008, deputitoj reprezentantaj la eksterlandajn francojn, estas elektitaj en la 11 deputitaj distriktoj ekster Francio unuafoje okaze de la deputitaj balotoj de 2012, kiuj okazis la 2-3-aj kaj 16-17-aj de junio.

Distriktoj[redakti | redakti fonton]

La tuta nombro de la distriktoj estis kreitaj laŭ la nombro de la francoj, kiuj loĝas ekster Francio, kaj de la membroj de ilia familia hejmo, registritaj sur la konsulejaj listoj por voĉdoni ekster Francio. Kiel la balotantoj loĝantaj en Francio, tiuj, kiuj loĝas en alia lando povas prokure voĉdoni, aparte kiam la loĝejo estas tro malproksima de franca konsula reprezentejo.

La distriktoj estas tre diversaj laŭ grandeco kaj enkalkulas la nombro de francoj loĝantaj en iu areo, la plej vasta estas en Azio, kaj la plej malvastaj en okcidenta Eŭropo, kie la francoj estas pli multaj.

Tamen la 1-a distrikto (tiu kun plej multaj enskribitoj sur la konsulejaj balotaj listoj) enhavas pli ol duoble da enskribitoj ol la 2-a distrikto (tiu kun malplej multaj enskribitoj). Nun, la balotantoj de Norda Ameriko estas do subreprezentataj kaj tiuj de Centra kaj Suda Ameriko superreprezentataj. Tiu unua divido ne povis estis precize farita okaze de tiuj unuaj balotoj organizitaj de Francio ekster ties landlimoj. La aliaj distriktoj estas proksimume bone ekvilibraj inter si.

Mapo de la dek unu deputitaj distriktoj de la eksterlandaj francoj
Distrikto Ĉefa areo Nombro de landoj Nombro de enskribitoj
1-a distrikto    Usono kaj Kanado 2 157 272
2-a distrikto    Meksiko, Centra Ameriko, Kariboj kaj Sudameriko 33 73 861
3-a distrikto    Norda Eŭropo 10 89 348
4-a distrikto    Benelukso 3 97 574
5-a distrikto    Iberia Duoninsulo kaj Monako 4 80 681
6-a distrikto    Svislando kaj Liĥtenŝtejno 2 106 856
7-a distrikto    Centra Eŭropo kaj Balkanoj 15 89 521
8-a distrikto    Resto de Suda Eŭropo (sen iberia duoninsulo kaj Balkanoj) kaj Anatolio 8 109 815
9-a distrikto    Magrebo kaj Okcidenta Afriko 16 92 712
10-a distrikto    Mezoriento kaj plej vasta parto de Afriko (centra, orienta kaj suda) 48 92 412
11-a distrikto    Orienta Eŭropo, plej vasta parto de Azio (sen Mezoriento kaj Anatolio) kaj Oceanio 49 79 761

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]