Der Blaue Engel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Blua Anĝelo
Marlene Dietrich
Marlene Dietrich
Originala titolo Der Blaue Engel
Produktadlando Germanio
Filmita en Germanio
Originala lingvo germana
Kina aperdato 1930
Daŭro 99 min
Ĝenro muzika dramo
Kameraado Q74117, Q88337
Buĝeto Buĝeto
Reĝisoro(j) Josef von Sternberg
Produktisto(j) Erich Pommer
Scenaro Carl Zuckmayer, Karl Vollmoller, Robert Liebmann
Laŭ la verko de Heinrich Mann (romano)
Muziko Frederick Hollander, Wolfgang Amadeus Mozart
Ĉefrolantoj
Laboratorio kaj Optikaj efektoj efektoj
Produkto UFA
Distribuo Distribuanto
IMDb
v  d  r
Information icon.svg

La blua anĝelo estas filmo de la jaro 1930, reĝisorata de Josef von Sternberg, elromanigita el Professor Unrath de Heinrich Mann.

La filmo rakontas la tragedian historion de profesoro Rath, respektinda instruisto de provinca gimnasio, kiu enamiĝas al varietea kantistino, enpersonigita de Marlene Dietrich, aktorino kiu per tiu ĉi filmo iĝos famega, tiel kompensante sin de jam longa, sed ĝis tiam, malmulte brila, antaŭa kariero.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Immanuel Rath, jam aĝa gimnazia profesoro en germana urbeto (la studentoj per vortludo nomas lin Professor Unrat, professor Malpuraĵo), dediĉis sin al honorinda instruista kariero.

Iun tagon en la klasĉambro li eltrovas siajn lernantojn kun bildkarto kiu montras la belan kaj logekscitan kantistinon Lola, kiu presentas sin en la urba nokta klubo "Der Blaue Engel" ("La blua Anĝelo"). La profesoro, portita de siaj pedagogiaj intencoj, decidas enketi pri la sinteno de la studentoj kaj do tien iras. Kiam la studentoj vidas lin alveni estas kaŝitaj de Lola, kun kiu ili estis galantumantaj.

La profesoro do tiel konas Lola: ŝiaj manieroj, ia ŝia artista ĉarmo igas lin enamiĝi. Subvesto de Lola kion la studentoj kaŝmetas en lia surtuto, intriganta direktoro de la kompanio Kiepert: tiuj ĉi cirkonstancojn kondukas la profesoron al spekti kun amuzo la spektaklon de la kantistino kaj fine pasi la nokton kun ŝi.

De tiu momento nenio plu estas kiel antaŭe kaj la profesoro por edziĝi kun Lola elektas lasi sian profesion.

Rath sekvas la edzinon en ŝia turneo sed post la komenca entuziasmo li ĉiam pli iĝas seniluziigita de tiu ĉi vivo kaj volus reiĝi la pasinta homo, sed li ne kapablas plenumi sian volon.

Li rapide foruzas sian monon, kaj li devas komenci perlabori sian panon iĝante klaŭnon en la kompanio, kiu post kelkaj jaroj revenas en la urbo de la profesoro, denove ĉe la "blua Anĝelo".

Kiepert, kiu ankaŭ estas iluziisto, imagante la scivolemon de la homoj, profitas la okazon por plenigi la noktan klubon danke al profesoro-klaŭno Immanuel Rath, kiun Kiepert devigas humiligi sin antaŭ liaj samurbanoj.

Intertempe Rath vidas ke alia artisto, Mazeppa, facile iĝas intima kun Lola kaj meze de la spektaklo li eltrovas ilin kune. Ege kolerigita li atakas sian edzinon por premsufoki ŝin sed oni haltigas kaj enfermas lin en frenezjako.

Post esti liberigita, professor Rath fuĝas kaj sin kaŝas en la malnova lernejo, kie li mortas alkroĉita al la instruista tablo de sia clasĉambro.

Alia[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi filmo Marlene Dietrich kantas la faman kanzonon de Friedrich Hollaender "Ich bin von Kopf bis Fuß auf Liebe eingestellt" (en la esperanta: "De la kapo al la piedoj mi estas orientita al la amo"). La rolo de fatala virino en tiu ĉi filmo permesis al ŝi komenci sian karieron kiel internacia stelo.

La filmon oni filmis kun la samaj aktoroj en unu versio germana kaj unu angla. Malmultaj germanaj filmoj atingis kompareble altan nivelon de internacia sukceso.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Dizionario del cinema", de Fernaldo Di Giammatteo, Newton&Compton, Roma, 1995, pag.20