Der Cop und der Snob

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Der Cop und der Snob
televida serio
Originala lingvo germana lingvo
Origina lando Germanio (en 2012)
Ĝenro krima komedio
Lingvo(j) germana
Amplekso
Sezonoj 6
Epizodoj 6
Daŭro sen reklamoj 44 minutoj
Elsendo
Unua elsendo 22-a de oktobro 2012
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr

Der Cop und der Snob (en Esperanto "La policisto kaj la snobo") estas germania prikrima televida serio, kiu produktiĝis en 2012 en ĝis nun unu sezono de ses epizodoj kaj samjare unuafoje elsendiĝis en la germania privata televida kanalo Sat.1 (tutprecize, nur la unuaj kvin epizodoj montriĝis en tiu kanalo: pro ne sufiĉe alta publika interesiĝo la sesa, lasta epizodo ŝoviĝis al la cifereca sub-kanalo Sat.1 emotions). La ĉefrolon kiel Cop, do policisto, havis la aktoro Johannes Zirner, la duan ĉefrolon de la snobo havis Marc Benjamin Puch.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La policistoj Gerry Waiblinger kaj Tristan Graf von Rehnitz estas nova profesia teamo. Tiu nova duopa teameco konsistigas multajn konfliktojn, ĉar ambaŭ kolegoj estas plej malsamaj: Gerry estas normala viro, neformale vestita kaj en siaj labormetodoj ne ĉiam tute laŭleĝa, dum Tristan devenas el nobela familio, plej akcentigas tiun devenon kaj ĉiam elegante vestiĝas.

Ĉiuepizoda rolaro[redakti | redakti fonton]

rolo aktoro
Gerry Waiblinger Johannes Zirner
Tristan Graf von Rehnitz Marc Benjamin Puch
Sally Piontek Katharina Müller-Elmau
Kiki Lemminger Teresa Rizos
Lumme Singh Rahul Chakraborty
patro Waiblinger Eisi Gulp

Epizodoj[redakti | redakti fonton]

# titolo unua elsendo kanalo milionoj da spektantoj scenaro reĝisoro gastaj aktoroj
1 Spinnenkuss[1] 2012-10-22 Sat.1 1,89[2] Mathias Dinter, Andreas Föhr & Thomas Letocha Holger Haase Anne Schäfer
2 Die Clique[3] 2012-10-22 Sat.1 1,61 Mathias Dinter, Andreas Föhr & Thomas Letocha Holger Haase Heio von Stetten, Ella-Maria Gollmer, Dennis Mojen, Franziska Brandmeier, Samantha Capko, Rahul Chakraborty, Genija Rykova, Mathias Kupczyk
3 Adel vernichtet[4] 2012-10-29 Sat.1 1,67[5] Mathias Dinter, Andreas Föhr kaj Thomas Letocha Holger Haase Johann von Bülow, Max Herbrechter, Martin Feifel, Catalina Navarro Kirner, Catherine Bode, Nick Romeo Reimann, Klaus Stiglmeier
4 Unter die Haube gekommen[6] 2012-11-05 Sat.1 1,90[7] Mathias Dinter, Andreas Föhr kaj Thomas Letocha Michael Kreindl Michael A. Grimm, Pegah Ferydoni, Sabine Vitua, Tim Seyfi, Nadine Warmuth, Ingrid Capelle, Thomas Kress
5 Der Morgen danach[8] 2012-11-12 Sat.1 1,48[9] Mathias Dinter, Andreas Föhr kaj Thomas Letocha Michael Kreindl Carlo Ljubek, Marleen Lohse, Leopold Hornung, Birte Hanusrichter, Josef Pfitzer, Wolfgang Ceczor
6 Das Flauchermädchen[10] 2012-11-27 Sat.1 emotions sen informo Mathias Dinter, Andreas Föhr kaj Thomas Letocha Michael Kreindl Jan Ammann, Lilian Naumann, Franz Xaver Brückner, Sebastian Edtbauer, Xenia Assenza, Jochen Horst

Recenzo[redakti | redakti fonton]

Kvankam la manaĝeroj de la televida kanalo ne sufiĉe kontentis pri la nombro de spektantoj, la retejo Quotenmeter.de recenzis la serion tre pozitive. La scenaro juĝiĝis esti tre solida, kaj la roloj bone harmoniantaj.[11]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "aranea kiso"
  2. Primetime-Check: Montag, 22. Oktober 2012
  3. "la amikaro"
  4. "nobeleco detruas", origina germana vortumo estas Adel verpflichtet, do "nobeleco devigas je por-socia engaĝiĝo"
  5. Primetime-Check: Montag, 29. Oktober 2012
  6. "freŝe geedzigita"
  7. Primetime-Check: Montag, 5. Dezember 2012
  8. "la mateno poste"
  9. analizado de televidaj vidantoj, lunde, la 12-an de decembro 2012 (germane)
  10. "la knabino de Flaucher" (Flaucher nomiĝas riverejo en Munkeno)
  11. recenzo: «Der Cop und der Snob» en la retejo Quotenmeter.de