Der Rosenkavalier (1926)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Der Rosenkavalier
filmo
Originala titolo Der Rosenkavalier
Originala lingvo germana lingvo • sen valoro
Kina aperdato 1925
Ĝenro muzika filmo, amafera filmo, komedia filmo, muta filmo
Kameraado Hans Androschin, Ludwig Schaschek, Hans Theyer
Reĝisoro(j) Robert Wiene
Produktisto(j) Robert Wiene
Scenaro Louis Nerz • Robert Wiene • Hugo von Hofmannsthal
Muziko de Richard Strauss
Rolantoj Michael Bohnen • Huguette Duflos • Paul Hartmann • Jaque Catelain • Carmen Cartellieri • Friedrich Feher • Karl Forest
IMDb
vdr

Der Rosenkavalier estas filma adaptaĵo de la samnoma opero Der Rosenkavalier de Richard Strauss (muziko) kaj Hugo von Hofmannsthal (libreto), kiun produktis en la jaro 1925 reĝisoro Robert Wiene. La unua prezentado okazis la 10-an de januaro 1926 en la dresdena Semper-Operejo, kie 15 jarojn antaŭ la modela opero travivis sian unuan prezentadon, kun orkestra akompano sub direktado de la komponisto.

Por ke la muziko konvenu kun la scenoj de la silentfilmo, la filmprezentisto devis je sia bobenrapideco orientiĝi laŭ la orkestro. Tiu ĉi prezentisto estis Hans Androschin, kiu kiel respondeculo por la filma muntado kiel ununura konis la precizan filmsinsekvon. Je pluaj kinoprezentadoj oni anstataŭis la orkestro per sondiska registraĵo de la filmmuziko, ankaŭ direktata de Richard Strauss.

Planita estis ankaŭ prezentovoaĝo de la filmo kun Richard Strauss kaj orkestro tra Usono, kio tamen fiaskis pro tio, ke jam en 1927 ekestis la unuaj sonfilmoj, kio faris nenecesa grandan operorkestron.

Produktado[redakti | redakti fonton]

La filmado komenciĝis la 18-an de junio en la kortega teatrejo de Palaco Schönbrunn Schlosstheater kaj daŭris post pluraj veterkaŭzitaj interrompoj ĝis fino de aŭgusto. Aliaj filmejoj troviĝis kaj en Vieno kaj ankaŭ ekstere en Malsupra Aŭstrujo. Endomaj registraĵoj estis faritaj en la filmverkejo de la viena firmao Listo-Film. La produktado kuntempis meze en la plej grava krizo de la aŭstra silentfilmo, kiu suferis tiam pro la konkurenco de malmultkostaj, sed altkvalitaj usonaj produktaĵoj. Multaj enlandaj filmproduktaj firmaoj tiam deklaris sian nesolventecon. La firmao Pan-Film estis unu el la grandaj societoj, kiuj ankoraŭ daŭrigis sian laboron. Ĝi lanĉis per ĉi tiu filmo ja sian plej grandan artan sukceson, bankrotis tamen sekve de la eksternormaj elspezoj por ĉi tiu produktaĵo.

Krom la fama operaktoro Michael Bohnen, kiu rolis Ochs von Lerchenau, ankaŭ kunagis la franca aktorino Huguette Duflos kiel ĉefgeneralino apud Paul Hartmann kiel ĉefĝeneralo en sia ĉefrolo. En flankaj roloj videblis Karl Forest, Riki Raab kaj laŭ propra eldiro ankaŭ Fritz Eckhardt. La tutan akompanis proksimume 10.000 statistoj.

La ideo de filmado de ĉi tiu operpeco devenis de la arta direktisto kaj dramaturgo de Pan-Film, Louis Nerz.

Muziko, kamero, ekipaĵo ktp.[redakti | redakti fonton]

La instrumentan version de la opero de Strauss origine kompilatan por la filmo aranĝis Otto Singer kaj Carl Alwin. Ili enmetis en la partituron ankaŭ pli malnovajn pecon de Strauss same kiel novkomponitan marŝon.

Por la kameraj registrado respondecis tri tiam tre konataj spertuloj: Hans Theyer, Ludwig Schaschek kaj Hans Androschin.

La multaj kaj elspezaj rokoko-kostumoj devenis de la firmao Wiener Werkstätte für dekorative Kunst Ges.m.b.H. Kaj la perukoj de Ludwig Rudolf.

Post riparado de la filmo kaj rekonstruado de la filma finalo fare de Filmarchiv Austria oni denove prezentis la filmon por televidfilmado fare de ZDF kaj Arte la 6-an de septembro 2006 ĉe la loko de ĝia unua prezentado, la Semper-Operejo en Dresdeno. Muzike akompanis Saksa Ŝtata Kapelo je Dresdeno, muzikdirektis Frank Strobel.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]