Der Schatz im Silbersee

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La trezoro en la Arĝenta lago
Fotopiedo
Fotopiedo
filmo
Originala titolo Der Schatz im Silbersee
Produktadlando Germanio, Jugoslavio
Originala lingvo germana
Kina aperdato 12-a de decembro 1962
Daŭro 106 min
Ĝenro Aventurema
Kameraado Ernst Wilhelm Kalinke
Reĝisoro(j) D-ro Harald Reinl
Produktisto(j) Horst Wendlandt
Scenaro Harald G. Petersson
Laŭ la verko de Karl May
Filmita en Jugoslavio: Grobnik Polje, Plitvice, Starigrad-Paklenica, Zrmanja-Canyon ĉe Obrovac
Muziko de Martin Böttcher
Rolantoj Lex Barker • Pierre Brice • Götz George • Herbert Lom • Karin Dor • Eddi Arent • Marianne Hoppe • Ralf Wolter • Mirko Boman • Slobodan Dimitrijević • Branko Špoljar • Ilija Ivezić • Vladimir Medar • Rolf Mamero • Antun Nalis • Uwe Friedrichsen • Rudolf Fenner • Benno Gellenbeck • Josef Dahmen
Produktinta firmao Rialto Film Preben Philipsen Filmproduktion u. Filmvertrieb GmbH.; Jadran Film, Zagrebo
IMDb
vdr

Der Schatz im Silbersee (La trezoro en la Arĝenta lago) estas filmo de 1962 filmita laŭ motivo de romano Der Schatz im Silbersee de Karl May.

Fono de la estiĝo de la filmo

En la tempo, kiam Horst Wendlandt decidis filmi sian unuan filmon laŭ Karl May, La trezoro en la Arĝenta lago, li estis jam tre sukcesa produktoro. Sed li ne estis finance tiel sendependa kiel lia antaŭa okupiganto Artur Brauner. Li do devis konvinki pri kunlaborado siajn kunulojn. Preben Philipsen rapide kapjesis – li sciis, ke Wendlandt kapablas ŝanĝi preskaŭ ĉiun objekton de sia intereso en or-minejon. El Hamburgo li vojaĝis al Munkeno, por ke li konvinku Waldfried-on Barthel, ĉefo de la firmao Constantin. Barthel ankaŭ konsentis kaj oni povis filmi la plej multekostan filmon de la postmilita periodo. Estis komencita kunlaborado kun "Jadran-filmo" en Zagrebo, kiun direktis Zvonko Kovacić. La firmao havis jam tiam grandajn spertojn pri filmado de aventuremaj filmoj, do Wendlandt rapide interkonsentis kun la pragmata Kovacić. Jadran-filmo estis plie por la eksa Jugoslavio grava fonto de devizoj kaj Kovacić kaŝe esperis, ke danke al la kunlaborado kun novaj kunuloj li fariĝu multe malpli dependa je italaj filmistoj. Kaj vere – Zvonko Kovacić fariĝis la plej grava aliancano de Wendlandt kaj Jadran-filmo spertas sian plej bonan periodon en la historio de la kompanio.

Estas serĉata Winnetou

Wendlandt bone konsciis, ke la sukceso de filmoj dependas precipe de la okupigo de la ĉefaj roloj. Dum ĉe malpli grandaj roloj ofte okazis transŝovoj kaj ŝanĝoj, Wendlandt insistis pri tio, ke kiel Old Shatterhand rolu Lex Barker. Neniu alia estis por li konsiderata. Sed la demando restis, kiu rolu Winnetou-on, la tribestron de la apaĉoj. Ties reprezentanto ne bezonis esti tro talentema aktoro, sed li devis havi karismon. Oni konsideris tuj kelkajn aktorojn: Horst Buchholz, sed tiu preferis Hollywood-on, Heinz Ingo Hilgers – reprezentanto de Winnetou ĉe Karl-May-Festivalo en Bad Segeberg, kaj ankaŭ Christopher Lee. Sed profunde en sia animo Wendlandt sentis, ke eĉ ne unu el ili estus tiu ĝusta Winnetou. Sed poste li sukcesis trovi reprezentanton de Winnetou, pri kiu li estis kontenta. Lia nomo: Guy Williams. La 27-an de junio 1962, kvin semajnojn antaŭ la komenco de la filmado, estis do decidite: Lex Barker estos Old Shatterhand, Guy Williams Winnetou, Herbert Lom rolos malbonulon Cornell, Götz George Fred-on Engel, Eddi Arent lordon Castlepool kaj Karin Dor, unu el la plej okupataj germanaj aktorinoj, estos Ellen. Ankoraŭ restis okupi la rolon de Patterson, de Granda Lupo kaj de la arbaranoj Droll kaj Hobble Frank. La lastaj du nomitaj roluloj fine elfalis el la scenejo kaj anstataŭ ili ĉi tie estis metita Sam Hawkens (kiu aperas en aliaj romanoj de May) en prezento de Ralf Wolter. En la tagoj ekde la 22-a de junio ĝis la 3-a de julio 1962 en Berlino okazis filma festivalo, kie kunvenis produktoroj, reĝisoroj kaj aktoroj el la tuta mondo. Sur tegmenta teraso de la hotelo Intercontinental tiam okazis soleno, en kiu ĉeestis ankaŭ produktoro Wendlandt. Ĉe unu el la tabloj sidis kun sia amikino la juna aktoro Pierre Brice. Kiam la produktoro ekvidis la preskaŭ nekonatan aktoron, tuj estis klare al li: tiu estas LI – lia Winnetou. La manaĝerino de Brice poste parolis al Pierre pri propono roli tribestron de indianoj en germana vesterno. Sed Pierre estis dubema; li neniam antaŭe aŭdis pri Karl May kaj la imago, ke li estus rolonta indianan estron, ne tre logis lin. Sed fine li konsentis pri la kontrakto. La provizora kontrakto kun Guy Williams estis do nuligita.

Loko de filmado 1: Plitvice

La aktoroj kaj stabanoj malrapide kunveturis al la loko de filmado. Parto da ili alveturis el Hamburgo, kie havis sidejon kompanio Rialto, aŭ el Munkeno. Multe da jugoslavaj kunlaborantoj venis el Zagrebo, el Romo alvojaĝis Lex Barker kaj el Anglio Herbert Lom. La teamo estis enloĝigita en hotelo Plitvice, kiu situis rekte sur bordo de lago. La 6-an de aŭgusto 1962 eksonis la unua filmklakilo. Kiel unua estis filmita sceno, en kiu Old Shatterhand batalas kun Granda Lupo, estro de utahoj. En la teamo regas bona humoro. Produktestro Erwin „Papa“ Gitt estas bona animo de la teamo kaj li havas por ĉiu kuraĝigan vorton. Reĝisoro Harald Reinl estas kiel ĉiam bone preparita kaj li interkomprenas senvorte kun kameraisto Ernst W. Kalink. Lex Barker havas neniajn morojn de steluloj kaj li estas ĉe ĉiuj ŝatata. Tuj kiam la sceno estis finita, atendis je ĉiuj granda surprizo: sur filmejo aperis produktoro Wendlandt kaj akompanata apude li bone aspektanta juna viro. Winnetou estas ĉi tie! La aktoro, je kiu ĉiuj estis scivolemaj, nomiĝis Pierre Brice. Ĉiuj okuloj celis nun al la nekonata Winnetou. Kiel li kapablos fari sian rolon? Li havis sian unuan aktoran prezenton en vilaĝo de utahoj, poste li estas trovanta sur arbo informon de trampoj, sekvas sceno ĉe Arĝenta lago, liberigo de Fred kaj navigado en kanuo al kaverno kun la trezoro. Al Pierre ne estis tute klare, kio atendas lin, la rolo de Winnetou estis tute nekonata por li. Precipe ĝenis lin, ke li havas malmulte da teksto. Kiam li estis demandanta reĝisoron Reinl, ĉu li ne estus parolonta pli, tiu nur respondis al li: "Vi bezonas diri eĉ ne unu frazon. Vi faras tion bone, Pierre. Precize tiel mi imagas tiun staturon, vi devas nenion ŝanĝi." Male al Lex Barker Brice agadis je la ceteraj teamanoj iom reteniĝeme kaj nekuraĝe. Barker mem dekomence ankaŭ tro ne faciligis al li kaj amuzige montris tion, kion certe ĉiu vidis: Winnetou ne scias rajdi ĉevalon! Brice klopodis tiun ĉi mankon kiel eble plej rapide ŝanĝi kaj pli poste li fariĝis vere bona kaj entuziasma rajdanto. La filmado ĉe Plitvicaj lagoj estas finita. Tio okazis tute sen problemoj, tiel ke al Wendlandt ĝi ŝajnis suspekta: ĉu tio estas tiel simpla, filmi ian vesternon?

Loko de filmado 2: Rijeka

La teamo transŝoviĝis ĝis Rijeka, havenurbo en nordo de Kroatio, kie ili enloĝiĝis en hoteloj Park kaj Jadran. Proksime de Rijeka, en Grobnicka Polja, staris farmo de Butler, scenejo de granda batalo okazanta proksimume dum duono de la filmo. Dum filmado de tiuj ĉi scenoj havis multe da laboro precipe piroteknikisto Erwin Lange, tiutempe majstro de sia fako. Kameraisto Kalinke montras, per kia maniero ĵeti brultorĉojn, por ke tio poste aspektu en filmeroj kiel eble plej bone. Kaj poste tio okazis: peco de brulanta materio liberiĝis kaj trafis la vizaĝon de Kalinke. Kun gravaj vundoj li estis veturigita en malsanulejon en Rijeka, kie li kuŝis proksimume unu semajnon. Intertempe devis anstataŭi lin Eberhard Dycke, asistanto de la kameraisto – preskaŭ ĉiuj filmeroj de la farmo de Butler devenas de li.

Loko de filmado 3: Starigrad-Paklenica

Tiutempe estas jam filmitaj proksimume du trionoj de la filmo. La teamo denove transloĝiĝis – ĉifoje al Starigrad-Paklenica sur dalmatia marbordo. Ĉi tie estis filmotaj scenoj en vesterna urbeto Tulsa, en kampadejo de trampoj El Doro, en Kanjono de spiritoj kaj ankaŭ atako kontraŭ kaleŝo. Proksime de hotelo Alan, kie la tuta teamo estis loĝigita, konstruis arkitekto Jericević Tulson. Eble nur malmultaj rimarkis, ke la vesterna urbeto situas rekte sur strando kaj ke plimulto da domoj estas kunmetitaj sole el fasado. Se ni flankentirus kurtenojn pendantaj sur fenestroj, ni povus ĝui rigardojn al maro. La filmado ĉi tie daŭris nur du tagojn. En distanco de 15 kilometroj de nacia parko Starigrad-Paklenica troviĝas Zrmanja-Canyon. Tra ĉi tie la trampoj rajdas kun siaj kaptitoj Ellen kaj Fred al Arĝenta lago. Ankoraŭ neniu sentas, ke ĉi tie staros je dek monatoj pli poste pueblo de apaĉoj... La filmado estas sen apartaj problemoj ĉe la fino. Krom kameraisto Kalinke vundiĝis ankoraŭ Lex Barker dum removo de ursobatilo (lia pafilo), Karin falis de sur la ĉevalo, ĉevalo mordis Götzon George kaj estis vunditaj 14 jugoslavaj akrobatistoj.

Fina prilaborado

Laŭ origina plano la mankantaj scenoj estis filmotaj ekde la 3-a de oktobro ĝis la 5-a de oktobro 1962 en atelieroj de CCC en Berlino, sed fine estis decidite, ke la filmo estos finfilmita en Jadran-filmo en Zagrebo. La filmeroj el interno de la kaverno kun la trezoro estis faritaj en studio Piran-Film. Sekve la teamo flugis al Hamburgo, kie plu kunlaboris je la filmo filma tondisto Hermann Haller. La 5-an de oktobro 1962 okazis projekciado por gvidantaro de kompanio Constantin, sed ankoraŭ sen germana dublado (paroligo) kaj muziko. Sed jam en tiu ĉi fazo estis al fakuloj klare, ke la verko sukcesis. En la tagoj 14-a – 20-a de novembro 1962 okazis paroligo. Pri tiu ĉi laboro estis komisiita firmao Ultrasynchron, kies estroj estis Josef Wolf kaj Alfred Vohrer, amiko de Wendlandt. Ludigado de muziko poste okazis de la 21-a ĝis la 23-a de novembro 1962. La 7-an de decembro 1962 la filmo estis prezentita al FSK por prijunulara cenzuro. Nun estas fine ĉio preparita por premiero. En Rialto regas nervostreĉa atendado. Ĉu la filmo sukcesos? Estis investitaj 3,5 milionoj da markoj, neniu kalkulas pri tio, ke la filmo fiasku. Sed du tagojn antaŭ la premiero Wendlandt ricevis de FBW (libere tradukita kiel Filma oficejo) malagrablan informon: La trezoro sur Arĝenta lago ricevos nenian markon de kvalito. Klarigo de taksanta komitato: La komitato havas obĵetojn precipe kontraŭ sceno, kiu devias de literatura modelo... Nur tre malofte ĉi tie estas humuraj scenoj, la filmo estas tro serioza... En la filmo estas videbla nenia unika aktora faro, ni povas atentigi eble nur pri la kompleta aktora malsukceso de Marianne Hoppe. Ne tro laŭdita estis ankaŭ la laboro de la kameraistoj, kaj pri la muziko oni pro certeco ne menciis entute. Wendlandt furiozis. Eĉ ne unu bona vorto pri la filmo en la tuta sciencista raporto. Tio ne estis bona signo por la premiero.

Premiero

La 12-an de decembro 1962 La trezoro en la Arĝenta lago spertas sian premieron. En stutgarta kinejo Universo ĉeestas reĝisoro Harald Reinl kaj aktoroj Götz George, Karin Dor kaj Ralf Wolter. Ĉiuj lokoj estas venditaj. Wendlandt kaj homoj el Constantin havas nervojn streĉitaj je krevo. La filmo komenciĝas. Publiko estas prisorĉita kaj jam je duono de la filmo ĝi entuziasme aplaŭdas. La filmo travivas grandegan sukceson. Du tagojn poste okazas premiero en munkena Mathäser-Filmpalast – ankaŭ ĉi tie la spektantoj estas entuziasmigitaj. Ĉiuj laŭdas belegan pejzaĝon, muzikon kaj aktorajn farojn. Precipe Pierre Brice fariĝas malkovro de la jaro. Jam mallonge post la premiero Constantin-Film apelacias kontraŭ la decido de la komitato ne doni al la filmo markon de kvalito, kaj tiu ŝanĝas sian skandalan verdikton: la 24-an de januaro 1963 La trezoro en la Arĝenta lago ricevos markon Wertvoll (= valora). La filmo ricevis ankaŭ multajn premiojn, el kiuj por sinjoro produktoro estis eble la plej esenca la titolo Ora ekrano por pli ol tri milionoj da spektantoj dum 12 monatoj, donita la 22-an de januaro 1964 en munkena Mathäser-Filmpalast. La 19-an de aprilo 1964 La trezoro en la Arĝenta lago akiris premion Bambi kiel komerce la plej sukcesa filmo de la jaro 1963. Jam antaŭe estis aljuĝita de ministerio pri enlandaj aferoj premio por rolata filmo en alteco de 200 000 markoj.

Aktoroj

Winnetou Pierre Brice
Old Shatterhand Lex Barker
Sam Hawkens Ralf Wolter
Cornel Brinkley Herbert Lom
Ellen Patterson Karin Dor
Fred Engel Götz George
Lord Castlepool Eddi Arent
Mrs. Butler Marianne Hoppe
Gunstick Uncle Mirko Bomann
Patterson Jan Sid
Granda Lupo Jozo Kovazević
Ŝtormiga Tondro Slobodan Dimitrijević
Hartley Branko Spoljar
Hilton Ilija Ivezić
Knox Milivoj Stojanović
Woodward Velemir Chytil

Aliaj nomoj de la filmo

  • Aŭstrio: DER SCHATZ IM SILBERSEE.
  • Belgio: LE TRESOR DU LAC D´ARGENT / DE SCHAT IN HET ZILVERMEER.
  • Ĉeĥio: POKLAD NA STŘÍBRNÉM JEZEŘE.
  • Ĉilio: EL TESORO DEL LAGO DE PLATA.
  • Danlando: SKATTEN I SOELVSOEN.
  • Finnlando: HOPEAJÄRVEN AARRE.
  • Francio: LE TRESOR DU LAC D´ARGENT.
  • Granda Britio: THE TREASURE OF SILVERLAKE.
  • Hispanio: EL TESORO DEL LAGO DE LA PLATA.
  • Hungario:: AZ EZÜST-TÓ KINCSE.
  • Italio: IL TESORO DEL LAGO D´ARGENTO.
  • Jugoslavio: BLAGO U SREBRNOM JEZERO.
  • Nederlando: DE SCHAT IN HET ZILVERMEER.
  • Pollando: SKARB W SREBRNYM JEZIORZE.
  • Portugalio: O TESOURO DO LAGO DE PRATA.
  • Slovakio: POKLAD NA STRIEBORNOM JAZERE.
  • Svedio: SKATTEN I SILVERSJÖN.
  • Svislando: DER SCHATZ IM SILBERSEE.
  • Usono: TREASURE OF SILVER LAKE.

Agado de la filmo

Do ĉi tie estas legendaj personoj de nia juneco – Old Shatterhand kaj Winnetou. La blanka viro, kiu transiris grandan akvon, por ke li trovu en Sovaĝa Okcidento sian novan patrujon kaj faru heroaĵojn, kiuj alportu al li senmortan gloron. Kaj la lasta estro de apaĉoj, je kiu jam premis ombro de tragiko de lia nacio, sed kiu senhezite donas la vivon, kiam li devas helpi rajton al venko. Do ni ekiru al vojaĝo tra senfinaj foraĵoj de usonaj prerioj, tra profundaj valoj kaj sur montopintoj de altaj montaroj kaj ni travivu kun ili grandajn aventurojn kaj senpardonajn batalojn por honoro kaj gloro.

Banditoj murdas la majunan Engel-on akirante tiel duonon de plano al trezoro. Winnetou malkovros spurojn post la atako kaj li sendas sian fraton Old Shatterhand-on al Tulsa. Li mem ekiras laŭ la spuroj de la banditoj. Old Shatterhand interkonatiĝas dum malfavoraj kondiĉoj kun Fred Engel promesante al li helpon dum serĉado de la murdinto de lia patro. Sed ilian interparolon subaŭskultas la banditoj, tial ili rapide ekrajdas al farmo de Butler, sed kien ekcelos ankaŭ la banditoj. Tiuj kaptas Ellen Patterson-on kaj ŝian patron. Sed Old Shatterhand kun Fred liberigas ilin kaj la banditoj decidas ekataki la farmon. Por helpi alrajdas Winnetou kun batalantoj de osagoj (indiana tribo). Fred ekrajdas post la fuĝanta Cornel ("kolonelo" de la banditoj), por ke li ricevu la planon, kiun Cornel ŝtelis. Li sukcesas fari tion kaj tiel li ekrajdas kun siaj amikoj tra teritorio de utahoj por la trezoro. Sed ili venas al forbruligita vilaĝo de la utahoj kaj Ellen estas denove kaptita de la banditoj. Winnetou sendas post ŝi Fredon kaj samtempe li gvatas ilin. La ceteraj poste devas iri kun tribestro de utahoj en ilian vilaĝon, kie devas esti proklamita pri ili verdikto. Old Shatterhand venkas en batalo la tribestron kaj ili rapide ekiras post Fred kaj Ellen, kiuj estas jam kun la banditoj survoje al la trezoro. Sed Old Shatterhand-on kaj liajn amikojn persekutas Ŝtormiga Tondro, kiu ne toleris malvenkon de sia tribestro. Winnetou enlogas lin en kaptilon. La tribestro de utahoj estas devigita pafmortigi Ŝtormigan Tondron pro perfido. Cornel estas jam kun la bando ĉe la lago, kie ili konstruas flosojn. Kiam ili alnavigas al la trezoro, ĉiuj tie murdas unu la alian. Fred kaj Ellen vane klopodas fuĝi, kaj nun, kiam Cornel ne revenis, la banditoj volas pendumi Fredon. Sed ili ne sukcesas fari tion dank‘ al preciza celilo de Old Shatterhand kaj post mallonga interpafado ĉio estas finita. Winnetou kun la frato fine navigas al la trezoro kaj Castepool fine trovas sian papilion Papilia polimnestra parinda.

Interesaĵoj el la filmado

La unua tago de la filmado estis tute komika: Reĝisoro Reinl klarigis al Pierre, kiel li rolu unu scenon. Kelkfoje ili provis tion kaj poste ili estis filmontaj tion. Pierre staris koncentrite sur loko, el kiu li devis eliri. Li aŭdis Reinl-on, kiel li vokas: Bitte Ton (Sonon, mi petas). Al Pierre tio sonis kiel Winne-tou. Reinl vokis denove Bitte Ton, ĉifoje pli laŭte. Pierre denove komprenis Winne-tou kaj li estis certa, ke Reinl vokas lin. Do li alrajdis al li tra la tuta scenejo. Reinl gapis Pierron kvazaŭ je spirito: "Pierre, kion vi faras ĉi tie? Ni volas filmi!" Tio estis unuafoje, kiam Pierre intermiksis la vorton Winnetou kun alia vorto. Ralf Wolter kaj Eddi Arent poste ofte ŝercis pri Brice.

Uzita literaturo

  • PETZEL, Michael. Karl-May-Filmbuch. Karl-May-Verlag, Bamberg, 1998.
  • Pierre Brice: Winnetou kaj mi. Albatros 2005

Vidu ankaŭ


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.