Der Spiegel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Der Spiegel

emblemo

revuo
Speco semajna politika magazino
Periodeco semajna

Redaktisto ĉefredaktoro Stefan Aust
Establodato 1947
Fondinto(j) Rudolf Augstein vd
ISSN 0038-7452

Retejo http://www.spiegel.de
vdr

Der Spiegel [deːɐ ˈʃpiːɡl̩] (Esperante: La Spegulo) estas la plej konata semajna magazino de Germanio. Oni forvendas el ĝi ĉ. 1,1 milionojn.

La unua eldono de la ĵurnalo Der Spiegel aperis la 4-an de januaro en 1947, sabate, en Hanovro kiel posteulo de la gazeto Diese Woche. La revuo sekvis similspecajn usonajn kaj britajn ekzemplojn de periodaĵoj.

La unua eldonisto kaj ĉefredaktoro estis Rudolf Augstein ekde la apero de la magazino en januaro 1947 ĝis sia morto en 2002. Li akiris la eldonistajn licencojn kaj eldonis la revuon en Hanovro. Ekde tiam, la ĉefredaktisto estas Stefan Aust.

La Spiegel-eldonejo havas la sidejon ekde 1952 en Hamburgo kaj eldonas ankaŭ la periodaĵon „Manager-Magazin“.

Evoluo[redakti | redakti fonton]

La magazino estis jam de la komenco pridisputata kaj iĝis gvidanta gazeto por multaj post la Spiegel-skandalo. Ekde tiam la gazeto akiris preskaŭ monopolan staton pri reklamoj. Post la apero de la konkurenta magazino Focus okazis ŝanĝiĝoj ĉe la revuo, sed tiuj ne influis la bazajn principojn. Focus estis intence kontraŭpoluso al Spiegel por kolekti la monon de la dekstruloj kaj influi ilin.

Ekde mezo de la 1990-aj jaroj, la ĉefredaktisto Stefan Aust kaj sub premo de la konkurantoj, la gazeto moviĝis al la novliberala direkto.

Kronologio[redakti | redakti fonton]

Spiegel Online[redakti | redakti fonton]

Spiegel Online estis fondita en 1994, ekde 2002 oni devas pagi por la malnovaj arĥivigitaj artikoloj.