Der Tod und das Mädchen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hans Baldung Grien: Mortulo kaj la Knabino, 1517

Der Tod und das Mädchen (eo: Mortulo kaj la Knabino) estas lido por kantvoĉo kun pianakompanado en d-minoro, kiun Franz Schubert komponis en 1817 kaj eldonis en 1822 kiel n-ro 3 de la lidaro opus 7. Teksta bazo estas la samnoma poemo de Matthias Claudius, kiu siaflanke baziĝas sur la temo La Morto kaj la junulino konata el la 15-a jarcento. La tonamplekso etendiĝas ekde malgranda a ĝis dustreka e♭, kio konvenas al la voĉregistro de mezosoprano aŭ (oktigita) de baritono. Per tio la lido estas kantebla ankaŭ por amatoroj.

Enhavo de la poemo[redakti | redakti fonton]

Matthias Claudius (1740-1815)

En rekta kontraŭstaro kun la Morto la knabino timas. Mortulo tamen sin prezentas kiel amiko kaj provas forpreni la timon de la knabino.

Das Mädchen:
Vorüber! Ach vorüber!
Geh wilder Knochenmann!
Ich bin noch jung, geh Lieber!
Und rühre mich nicht an.

Der Tod:
Gib deine Hand, du schön und zart Gebild!
Bin Freund, und komme nicht, zu strafen:
Sei gutes Muts! ich bin nicht wild,
Sollst sanft in meinen Armen schlafen.

La knabino:
Preteren! Aĥ preter!
Iru kruda ostul'!
Mi junas, iru kara!
Kaj ne vi tuŝu min.

Mortulo:
Donu vian manon, vi belulin'!
Amikin', ne puni mi volas:
Kuraĝu! mi ne krudas ja,
En mia brak' trankvile dormu.

Interpretado[redakti | redakti fonton]

La poemo, formita kiel dialogo, kontraŭstarigas la junulinon antiteze al la Morto, do la junulinon al la maljuna (osto-)viro. Ŝian timon kaj rifuzon la Morto renkontas per trankviligo, silento kaj mildeco. Li atingas per tio (trans-)valorigon en la pozitivan, dum kiam la junulino vortigas la ĝenerale disvastigita timo antaŭ la morto. Ĉar la junulino ne plu respondas, la mesaĝo de la poemo, ke la morto ne havas iun teruran en si, plu ekzistas, kaj la junulino povus sindoni al la morto. En la poemo ŝi tion pruveble ne faras (mankas la respondo), en la muzikigo al lido fare de Franz Schubert tamen pro la muzika strukturo je ja. Jen Schubert daŭrigas, kion la poemo nur aludas.

Muzikigo fare de Schubert[redakti | redakti fonton]

Franz Schubert, litografio de C. Helfert laŭ Josef Kriehuber, (postmorta)

El la dialogo de la tekstmodelo de Claudius ekestas je Schubert per antaŭ- kaj postludoj eta sceno, kiu akcentas la alivalorigon de la morto kiel amiko pli forte ol je Claudius.

La 43-takta lido komenciĝas per oktakta enkonduko, je kio la unuaj kvar taktoj (= 1-a duonfrazo: komence kadenco en d-minoro, poste alternadoj inter toniko kaj dominanto) estas ripetataj, kio formas do oktaktan periodon, kiu estas ekde la klasikismo pro sia simetrio esprimo de ekvilibro, rondeco, harmonieco kaj logiko. La kvinvoĉe metitaj akordoj estas daŭre tenata en la ritmo de pavano (1 duona, 2 kvaronaj notoj). Pavanoj estas origine malrapidaj paŝdancoj el la renesanco, fariĝis tamen proksimume 1600 ankaŭ esprimo de melankolio kaj malgajo, ekzemple ĉe John Dowland. Krom tio oni uzis ilin ankaŭ kiel funebro- kaj tombomuzikojn. Laŭ ĉi tiu semantiko ankaŭ Schubert uzis la pavanritmon por karakterizo de Mortulo.

La timo kaj pelateco de la knabino esprimiĝas ne nur en la nepara nombro de 13 taktaj, kiu kontraŭstaras ĉiun periodismon (sen piana postludo 11 taktoj, sen ripetado de la lasta verso 9 taktoj). „minoro – rapida, malregula ritmo – maltrankvile dentita, plejparte supriĝa melodiaro – forte – alta registro“[1] kaj akordripetado ĉiam alternanta inter dekstra kaj maldekstra manoj karakterizas la mizeron de la junulino.

La 16 taktoj de Mortulo tamen estas du periodoj limigitaj per cezuroj (longaj notoj, paŭzoj), kies duonfrazoj (4 taktoj) kunfalas kun la versoj de la poemo. Jam per ĉi tiu simetrio kaj la neŝancelebla paŝado en pavana ritmo Morto disradias trankvilon, kune kun la aliaj parametroj ankaŭ esperon kaj afableco:„maĵoro – trankvila, egala ritmo – malvigla melodiaro – tonripetadoj – piano – malalta registro“ “[2].

La postludo ripetas la antaŭludon, sed en D-maĵoro kaj pro dufoja interĉenado de fina kun komenca takto mallongigita je ses taktoj: La unua takto de la postludo supermetas la fintakton de la kantoparto kaj la lasta takto de la unua duonfrazo kun la unua de la dua duonfrazo. Krome la melodio restas ĝis je la kadenca loko je la fino daŭre sur d, la baso restas plejparte sur d. Ambaŭ celas kune kun akorda kadencoharmoniaro kaj egala pavanritmo stabilecon laŭ senco de trankvilo, mildeco kaj sekureco.

El detala analizo rezultas ankoraŭ du interesaj observoj. La Morto tenas ĝis la etaj finturnoj je la fino de ĉiu periodo nur la tonon d resp. en la muzikigo de la 3-a verso de la mortostrofo la tono f. Ĉi tiu „recita, psalma kantmaniero“, kiu finiĝas per la basturno d -a- d, krome „ĥoraleca akorda densa tonmetaĵo“, „simpla kadenca harmoniaro“ kaj modera tempo karakterizas la nimbon de Morto kiel „milda, serioza, solena, laŭrita, trankvila, neŝanceligebla; senviva, eklezia, sekura“[3]. Je tio okazas per la modulado je la fino de la unua periodo (sur „komme nicht zu strafen“) la ŝanĝo al maĵoro, kiun la pretertempa altigo de la deklamotono al f eĉ akcentas kaj tenas ĝis la fino.

La dua observaĵo koncernas ka komencon de la pavanritmo en la knabina strofo je la komenco de la kvara verso („und rühre mich nicht an“). Ekigilo estas la vorto Lieber antaŭe. Minuskle tio signifus „prefere foriru“, majuskle skribita ĝi signifas "karulo/kara" kaj estas la punkto, je kiu „la junulino je la kolapso de sia rezisto uzas kiel lasta rimedo la flataton“[4] aŭ en semantika densigo jam venkita de la nimbo de la Morto. Al la nun sekva lasta verso de la junulinostrofo subas la pavanritmo, la melodio estas malsupren direktita linio, de la ripetado eĉ fortigata, kiu lokas triton pli malalta kaj finiĝas sur la plej malalta tono, kiun la junulino kantas. Ĉi tiu kaj la senvorta dutakta postludo montras, ke la junulino kapitulacis al Morto kaj laŭ la elformado de Schubert pli sindonis. Per tio en la muziko montriĝas la reago de la junulino, kiu mankas en la poemo de Claudius.

De la 43 taktoj do nur sep taktoj ne montras la pavanritmon, kiu regas la lidon kiel simbolo de la Morto. Ĝia aperado en antaŭ- kaj postludoj metas kaj ekstere laŭsence de rondigo (per la ŝanĝo de minoro al maĵoro ankaŭ laŭsence de evoluo) kaj ankaŭ interne laŭsence de nimbo, ene de kiu okazas la agado. Per tio la lido estas ankaŭ esprimo de la proksimeco al morto, kiun la romantistoj ne sentis negativa, sed ofte kiel saviĝo el streĉoj ne solveblaj en la vivo. La aserto de Thomas Mann[5] estas postplenumebla helpe de ĉi tiu lido. Tio estas des pli rimarkinda, ĉar la baza poemo devenas el la 18-a jarcento kaj surmontras ankoraŭ klarajn karakterizaĵojn de la klerismo, kontraŭ kiu luktis la romantismo. Schubert atingas per la muziko, la formo de la komponaĵo kaj la supre prezentitaj detaloj animan trapenetron, kiun la mallonga dialogo de la modelo ne povas havi.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Der Tod und das Mädchen (arĉkvarteto)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hubert Wißkirchen: Didaktische Grundsätze der Klavierliedanalyse in der gymnasialen Oberstufe, en Zeitschrift für Musikpädagogik 14-a jarkolekto kajero 49 marton de 1989. Detala profitdona analizo. Nur la termino daktilo estas malĝusta: muzike estas la ritmo de pavano kaj la poemo konsistas nur el jamboj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko
  1. Hubert Wißkirchen: Didaktische Grundsätze der Klavierliedanalyse in der gymnasialen Oberstufe, en Zeitschrift für Musikpädagogik 14-a jarkolekto kajero 49 marton de 1989, p. 4
  2. Hubert Wißkirchen: Didaktische Grundsätze der Klavierliedanalyse in der gymnasialen Oberstufe, p. 4
  3. Hubert Wißkirchen: Didaktische Grundsätze der Klavierliedanalyse in der gymnasialen Oberstufe, p. 10
  4. Hubert Wißkirchen: Didaktische Grundsätze der Klavierliedanalyse in der gymnasialen Oberstufe, p. 6
  5. citita laŭ Diether Krywalski: Handlexikon zur Literaturwissenschaft Bd.2, Rowohlt Taschenbuch, Reinbek ĉe Hamburgo 1978, ISBN 3-499-16222-9, S. 430