Der Wanderer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Der Wanderer
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Georg Philipp Schmidt von Lübeck
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1821
vdr
Caspar David Friedrich:Vaganto super Nebulmaro (1818). 94,8 x 74,8 cm, Kunsthalle de Hamburgo.

Des Fremdlings Abendlied estas la titolo de poemo de Georg Philipp Schmidt von Lübeck aperinta 1821. Ĝi estis aldonita kadre de poemaro de Schmidt von Lübeck fare de Heinrich Christian Schumacher. La verko fariĝis ankaŭ konata sub la titolo Der Wanderer, kiun donis Franz Schubert al sia muzikigo de la poemo. La melankolia poemo apartenas, ne laste pro la ofte citita fina linio kaj pro la ŝuberta muzikigo al la plej konataj poemoj de la germana romantismo.

Teksto[redakti | redakti fonton]

„Ich komme vom Gebirge her
Die Dämm‘rung liegt auf Wald und Meer;
Ich schaue nach dem Abendstern
Die Heimath ist so fern, so fern.

Es spannt die Nacht ihr blaues Zelt
Hoch über Gottes weite Welt,
Die Welt so voll und ich allein,
Die Welt so groß und ich so klein.

Sie wohnen unten Haus bei Haus,
Und gehen friedlich ein und aus;
Doch ach, des Fremdlings Wanderstab
Geht landhinauf und landhinab.

Es scheint in manches liebe Thal
Der Morgen- und der Abend-Strahl,
ich wandle still und wenig froh,
und immer fragt der Seufzer: wo?

Die Sonne dünkt mich matt und kalt,
Die Blüthe welk, das Leben alt,
Und was sie reden, tauber Schall,
Ich bin ein Fremdling überall.

Wo bist du, mein gelobtes Land,
Gesucht, geahnt und nie gekannt?
Das Land, das Land so hoffnunggrün,
Das Land, wo meine Rosen blüh’n?

Wo meine Träume wandeln geh’n,
Wo meine Todten aufersteh’n,
Das Land, das meine Sprache spricht,
Und alles hat, was mir gebricht?

Ich übersinne Zeit und Raum,
Ich frage leise Blum‘ und Baum;
Es bringt die Luft den Hauch zurück:
„Da, wo du nicht bist, ist das Glück!“[1].

„Mi venas de la montaro
Krepuskas sur arbaro kaj maro;
Mi postrigardas la vesperstelon
La hejmlando estas tiel for, tiel for.

Etendas la nokto sian bluan tendon
Alte super Dia vasta mondo,
La mondo tiel plena kaj mi sola,
La mondo tiel granda kaj mi tiel malgranda.

Ili loĝas malsupre domon apud domo,
kaj pace iras enen kaj ele;
Sed ve, la migrobastono de la fremdulo
Iras kaj reiras tra la lando.

Brilas en kelkan karan valon
La matena kaj la vespera radioj,
Mi iras silente kaj malmulte gaja,
kaj ĉiam la vespiro demandas: kie?

La suno ŝajnas al mi pala kaj malvarma,
La floro velka, la vivo maljuna,
Kaj kion ili parolas, surda sono,
Mi estas fremdulo ĉie.

Kie vi estas, mia glorata lando,
serĉata, supozata kaj neniam konata?
La lando, la lando tiel verda je espero,
La lando, kie floras miaj rozoj?

Kie miaj sonĝoj paŝas,
Kie miaj mortintoj releviĝas,
La lando, kiu parolas mian lingvon,
kaj havas ĉion, kion mankas al mi?

Mi konsideras tempon kaj spacon,
Mi demandas mallaŭte floron kaj arbon;
Reportas la aero la spiron:
„Tie, kie vi ne estas, estas la feliĉo!“

Analizo[redakti | redakti fonton]

Formalaj aspektoj[redakti | redakti fonton]

La poemo havas okstrofojn po kvar linioj kun kvarakcentaj jamboj. Schmidt von Lübeck konstante uzis la rimparan skemon.

Enhavaj aspektoj[redakti | redakti fonton]

La unua strofo komencas per prikribo de pentrinda anima pejzaĝo. Strofoj unu ĝios kvin prezentas la melankolion de la fikcia mio. Lin pelas sopiro al la hejmlando, sed ne povas persisti en la „plena“ kaj „granda mondo“. Same li distanciĝas de la socio, kies paroladoj ŝajnas al li „surda sono“, je kio li tamen samtempe admiras la “pacan“ vivon de aliaj homoj. Lia sopiro malebligas al li revenon en la malperfektan mondon, pro kio li melankolie konkludas: „Mi estas fremdulo ĉie“.

Strofoj ses kaj sep esprimas la revojn de la fikcia mio de „glorata lando“, kiun li vane serĉis kaj supozis. En tiu lando sin manifestas la plej internaj deziroj de la fikcia mio.

La fina oka strofo esprimas la neakordigebleco de la naturo de lia interno kun tiu de la ekstera mondo kaj finiĝas per la tragike altruda „aerspiro“: „Tie, kie vi ne estas, estas la feliĉo.“

Signifo[redakti | redakti fonton]

La poemo verkita en melankolia sono estas tipa verko de la germana romantismo. Ĝi pritraktas multajn esencajn motivojn de la romantisma poezio, ekzemple sopiron, hejmsopiron, solecon, malgajon pri la propra neperfekteco kaj pri tiu de la mondo kaj finfine rezulte el ĉi tiuj motivoj la migradon. La lasta linio de la poemo apartenas al la plej konataj citaĵoj de la romantismo, ĉar ĝi proverbece esprimas la romantisman Weltschmerz, t.e. Malespero pro la malperfekteco de la mondo, kaj la senton de nehaltigebla sopiro.

Franz Schubert, pentrita en 1875 fare de Wilhelm August Rieder

Muzikigoj de Franz Schubert[redakti | redakti fonton]

"Der Wanderer"[redakti | redakti fonton]

Franz Schubert titolis sian muzikigon kiel lido „Der Wanderer“ (La Migranto) kaj plifortigis per tio la motivon de la migrado. Por sia lido Schubert iomete mallongigis la poemon, ŝanĝetis la tekston kaj dissolvis la strofan strukturon. La lido havas en la verkregistro de Schubert la numeron D 493 (en pli frua versio de la registro: D 489) kaj ne devas esti erare konfuzita per la lido D 649, kiu ankaŭ havas la titolon "Der Wanderer", sed muzikigas alian poemon (de Friedrich von Schlegel.

La lido staras en c♯-minoro. La antaŭludo estas karakterizata de trioletoj en ŝanĝiĝantaj akordoj kaj anticipas la melankolian humoron. La elegia komenca parto havas la subskribon „Sehr langsam“ (tre malrapida) kaj plivigliĝas je la transiro al la priskribo de la „glorata lando“ (je Schubert „amata lando“ [2]) trans „Etwas geschwinder“ (iomete pli rapida) ĝis „Geschwind“ (rapida). La tragika fina parto, kiu tamen finiĝas en maĵoro, denove estas muzikenda "a tempo". Krom tiuj ĉi pulsoŝanĝiĝoj la peco estas riĉa je kresĉendoj, dekresĉendoj, disonancoj kaj aliaj dramigaj stilrimedoj.

Wanderer-Fantasie[redakti | redakti fonton]

En la kvarmovimenta Wanderer-Fantasie por piano Schubert malvolviĝis la muzikajn kaj ekstermuzikajn temojn de sia lido.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Georg Philipp Schmidt von Lübeck: Gedichte, Altona 1847.
  • Schubert-Album für mittlere Stimme– Band I. C. F. Peters, Lepsiko.

Sonregistraĵoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Georg Philipp Schmidt von Lübeck: ‘‘Gedichte‘‘, Altona 1847. S 76.
  2. ‘‘Schubert-Album für mittlere Stimme– Band I‘‘. C. F. Peters, Leipzig. paĝo 185.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]