Der Wendepunkt

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Der Wendepunkt. Ein Lebensbericht (eo: La turnopunkto) estas la dua membiografio post Kind dieser Zeit (Ido de ĉi tiu epoko) de Klaus Mann, kiu aperis unue en la angla lingvo en 1942 en la eldonejo L. B. Fischer en Novjorko sub la titolo The Turning Point: Thirty-Five Years in this Century en Usono. The Turning Point finiĝas per la decido de Klaus Mann aliĝi al la usona armeo. La titolo koncernas la opinion de Mann, ke ĉiu homo havas je certaj vivomomentoj la eblecon, decidiĝi por la unua aŭ la alia kaj doni per tio al sia vivo certan turniĝon. En lia vivo tio estis la ŝanĝiĝo de estetike ludema al politike aktiva verkisto.

Fontoj

  • Klaus Mann: Der Wendepunkt. Ein Lebensbericht (= Rororo 24409). Pliampleksigita noveldono. Kun tekstaj variaĵoj kaj skizoj en la eldono kaj kun postparolo de Fredric Kroll. Rowohlt-Taschenbuch-Verlag, Reinbek ĉe Hamburgo 2006, ISBN 3-499-24409-8.
  • Uwe Naumann: Klaus Mann (= Rororo 50695 Rowohlts Monographie). Priverkita noveldono. Rowohlt-Taschenbuch-Verlag, Reinbek ĉe Hamburgo 2006, ISBN 3-499-50695-5.