Der junge Törless (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Der junge Törless
filmo
Originala titolo Der junge Törless
Originala lingvo germana lingvo
Kina aperdato 1966
Ĝenro filma dramo, samseksemeca filmo
Kameraado Franz Rath
Reĝisoro(j) Volker Schlöndorff
Produktisto(j) Louis Malle
Scenaro Herbert Asmodi • Volker Schlöndorff • Robert Musil
Loko de rakonto Aŭstrio
Muziko de Hans Werner Henze
Rolantoj Mathieu Carrière • Lotte Ledl • Barbara Steele • Herbert Asmodi
IMDb
vdr

Der junge Törless (Esperante: La juna Törless) estas germana filmo de Volker Schlöndorff, aperinta en 1966.

Temo[redakti | redakti fonton]

La rakonto okazas en la komenco de la 20-a jarcento. La juna Törless, adiaŭas sian patrinon, kaj aliras pensionaton kiel nova lernanto. Malnova lernanto, nomita Beineberg, inicas lin al la solaj distraĵoj de la loko: gastejo kaj prostituitino. Tamen li restas pli spektanto ol partoprenanto - tio ĉe li estas karakteriza trajto kiel montriĝos pli poste. Iun nokton, lernanto Basini, kiu ŝuldas monon al pluraj kunlernantoj, frakasas la seruron de ŝranko kaj ŝtelas monon de Beineberg. Tion ekscias lernanto Reiting, kiu minacas Basini'n ĉion malkaŝi por eksigi lin el la pensionato. Kompense, Basini devos obei al li kaj fari ĉion kion li ordonos. Nokte, Reiting kaj aliaj kunuloj devigas lin iri en la subtegmenton kaj persekutas lin. Törless observas la kruelecon kaj masoĥismon de Reiting kontraŭ Basini. La sola priokupo de Törless estas kompreni la imaginarajn nombrojn instruitajn de la instruisto de matematiko - sed mankas al li sufiĉa imago kaj emocio kiel jam montriĝis dum la persekuta sceno. En la fino, Törless forlasas la pensionaton, konstatinte malbonfaron li tamen volas nek ĉesigi ĝin, nek partopreni ĝin.

Teĥnikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Rolularo[redakti | redakti fonton]

Rekompencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]