Derbia tukaneto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Derbia tukaneto
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Ramfastedoj Ramphastidae
Genro: Aulacorhynchus
Specio: A. derbianus
Aulacorhynchus derbianus
(Gould, 1835)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Derbia tukaneto, Bluvizaĝa tukanetoBrunpinta tukaneto (Aulacorhynchus derbianus) estas mezgranda kaj kolora birdo el la familio de la Ramfastedoj kaj ordo de Pegoformaj de Sudameriko, kiu enhavas la tukanojn, tukanetojn, arasariojn, ktp. La scienca nomo de la specio A. derbianus omaĝas la naturaliston Derby. La dua alternativa nomo Brunpinta tukaneto aludas al unu el la karakteroj de la specioj, nome la brunecaj dorso aŭ vostopinto.

Aspekto

La ĝenerala koloro estas verda, pli hela sube kun flavaj nuancoj kaj foje blankeca ventro. En nuko estas blua makuleto. La dorso montras iom da bruna nuanco kaj ankaŭ la vosto montras brunan pinton, do la alternativa nomo povas aludi al ambaŭ brunaj partoj. La pugo estas flavverdeca. La okulo kaj la ĉirkaŭokula haŭtaĵo estas brunecaj kaj supre estas blankeca broveto. Supren sekvas blueca strio al la kronpinto kaj alia tra la bekobazo al la blanka gorĝo. La beko, longa kaj kurva, finas per hokileto kaj montras faltojn flanke; estas nigreca kun iom da violaj aŭ brunaj nuancoj en bazo aŭ pinto; krome estas blanka klara limbordo en bazo. La kruroj estas grizecaj.

La inoj estas similaj al maskloj sed iom pli mallongbekaj. La junuloj estas iom pli senkolraj: pli grizecaj kaj kun malpli da bluo ĉekape kaj malpli da flavo sube. La brovo apenaŭ videblas. La specio estas 38 al 39 cm longa kaj 190-262 g peza la masklo kaj 175-250 g la ino.

Disvastiĝo

Ĝi troviĝas en Bolivio, Brazilo, Kolombio, Ekvadoro, Gujano, Peruo, Surinamo kaj Venezuelo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montetaroj, sed depende de la landoj okupas diferencajn altitudojn kaj arbartipojn: ekzemple en Gujanoj pli sekaj, dum en Kolombio eĉ inondeblajn. La geografia disiĝo kaŭzas la ekziston de 4 subspeciojn, nome la jenajn: nomiga raso Aulacorhynchus derbianus derbianus (sude de Kolombio kaj ĝis nordokcidenta Bolivie) - A.d. duidae (suda Venezuelo, ĉe regionoj Amazono kaj Bolivar) - A.D. whitleyanus ( sudorienta Venezuelo kaj norda Gujano) – A.d.osgoodi (montetaroj de Gujano kaj Surinamo).

Kutimaro

La voĉo estas ia bojado duforma, sed samtempa inter masklo kaj ino. Tia voĉo diferencigas la specion el la Sulkobeka tukaneto (Aulacorhynchus sulcatus) kiu faras pli mallongajn, rapidajn kaj ascendajn notojn, dum similsonas kun tiuj de Ruĝpuga tukaneto (Aulacorhynchus haematopygus).

Temas pri trankvilaj birdoj, kiuj vivas solaj, en paroj aŭ etaj grupoj ĝis de 10 individuoj. Ili manĝas en la foliaro ĉefe fruktojn kaj grajnojn, sed ankaŭ insektojn kaj aliajn senvertebrulojn, ĉefe formikojn kaj ortopterojn. Oni ne konas multe pri la specio (ekzemple pri reproduktado), ĉar ili loĝas en malfacile atingeblaj regionoj; oni scias nur, ke kiel ĉe aliaj membroj de la genro la pariĝado inkludas ceremoniojn de vostolevado kaj kapbalancigado.

Listo de subspecioj

  • Aulacorhynchus derbianus derbianus Gould, 1835
  • Aulacorhynchus derbianus duidae Chapman, 1929
  • Aulacorhynchus derbianus nigrirostris Traylor, 1951
  • Aulacorhynchus derbianus osgoodi Blake, 1941
  • Aulacorhynchus derbianus whitelianus (Salvin & Godman, 1882)

Referencoj