Derecske
El Vikipedio
Derecske (dereĉke) estas urbo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en subregiono Létavértes kaj Derecske, kies kuncentro estas.
- Areo: 104 km²
- Loĝantaro: 9200
- Poŝtkodo: 4130
- Telefonprefikso: 54
La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Debrecen-Berettyóújfalu, laŭ fervojo Debrecen-Nagykereki.
La unua mencio devenis el 1291, la bienoj apartenis al episkopo de Nagyvárad. En 1605 Stefano Bocskay deklaris la komunumon hajduka urbo, krome dum la historio estis ankaŭ kampurbo. Granda batalo de tankoj okazis en 1944. La komunumo ricevis la rangon urbo en 1991.
Vidindaĵoj estas preĝejoj kalvinana kaj katolika.