Derivaĵo (lingvoscienco)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Derivaĵo (lingvistiko))

En la lingvistiko derivaĵo estas vorto kiu estas farita el alia vorto. Por tion fari oni ŝanĝas, aldonas aŭ deprenas morfemojn.

Derivaĵo en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Prefikso kaj Sufiksoj en Esperanto.

El la esperanta formo "devo" oni povas formi la derivaĵon "devigo" per la aldono de la morfemo "-ig-". Tiel oni ankaŭ formas per ŝanĝo derivaĵojn: "vira" el "viro" kaj same povas krei ilin per depreno, eĉ se ĉi tiu procedo ne tro abundas en esperanto pro la aglutina karaktero de la lingvo. Ekzemplo de depreno estas tiu kiu okazis ĉe la prepozicio "fare de" kiu fariĝis "far".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]