Derivita juro (Eŭropa Unio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La eŭropunia derivita juro konsistas el la decidoj alprenitaj de la eŭropuniaj institucioj por plenumi la celojn, kiujn la origina juro donas al ili.

La artikolo 249 de la traktato pri Eŭropa Komunumo dispozicias, ke:

Por la plenumo de iliaj celoj kaj en la de ĉi tiu traktato difinitaj kondiĉoj, la Parlamento kune kun la Konsilio, la Konsilio kaj la Komisiono alprenas reglamentojn, direktivojn kaj decidojn kaj faras rekomendojn kaj opiniojn.

La traktato pri Eŭropa Komunumo rimarkinde distingiĝas de la ordinaraj traktatoj estigantaj internacian organizaĵon, ĉar ĝi agnoskas al la eŭropuniaj institucioj juran kapablon fari juraktojn. Tio ja tre maloftas en la klasika publika internacia juro.

La agnosko de leĝfara povo alproksmigas la eŭropunian jurordon al la internaj jurordoj de la membroŝtatoj.

Tiuj juraktoj estas alprenitaj konforme al la traktato pri Eŭropa Komunumo. La derivita juro ja estas submetita sub la origina juro. Ĝi neniel rajtos kontraŭdiri la principojn kaj regulojn de la origina juro.

La derivita juro konsistas el la jenaj juraktoj:

  1. Reglamentoj
  2. Direktivoj
  3. Decidoj
  4. Rekomendoj kaj opinioj