Deruluft

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Deruluft
flugkompanio vd
Dum 24-a de novembro 1921 - 31-a de marto 1937
Jura formo akcia kompanio
Lando Germana Regno
vdr

Deruluft (Deutsch-Russische Luftverkehrs A.G.) estis komuna germana-soveta avia kompanio, fondita la 24-an de novembro 1921. La Deruluft flugis unuafoje sur vojo de Kaliningrad al Moskvo, la 1-an de majo 1922. Alia flugvojo establiĝis de Berlino tra Talino al Leningrado, la 6-an de junio 1928. Ambaŭ flugvojoj estis uzataj ĝis 31-a de marto 1936.

La unuaj aviadiloj estis la - en Nederlando kontruitaj - Fokker F.III. Pli poste, la floto estis kompletigita per germana Junkers F13.

Komence de la flugagado, oni transportis nur poŝtaĵon kaj oficistojn. La flugado estis malfermita por la publiko nur ekde la 27-a de aŭgusto 1922. Oni flugis ekde 1929 per Dornier Merkur anstataŭ Fokker F3. Komence de 1931, oni aldonis ankaŭ Tupolev ANT-9 al la floto.

La Deruluft estis malfondita la 31-an de marto 1937.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • R.E.G. Davies, Aeroflot: An Illustrated History of the World’s Largest Airline, 1992.