Dervano

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Dervano (sorabe Derwan) estis malnovasoraba princo en la 7a jarcento.

Li estis la unua okcidentslava princo, pri kiu skribis la kronisto Fredegar en la jaro 631.

En la 7a jarcento Dervano militis kun la ĝermanaj Frankonoj, kiuj volis venki la Saksojn. Li ankaŭ kunlaboris kun Samono kaj Luzacio estis parto de la unua slava lando en la historio - Lando de Samono.

Fonto [redakti]

  • Joachim Herrmann (1985). Die Slawen in Deutschland. Berlin: Akademie-Verlag., paĝoj 35, 37, 254, (ger.)