La rivero altiris homojn dum almenaŭ 7,000 jaroj. En 1843 oni konstruis en tiu loko fortikaĵon "Fort Des Moines". La nomo venis de la rivero. La fortikaĵo estis forlasita en 1846. Soldatoj postenigitaj en Fort Des Moines malfermis la unuajn karbominejojn en la areo. Setlantoj okupis la forlasitan fortikaĵon kaj la proksimajn areojn. En 1846 Fort Des Moines iĝis la sidloko de Kantono Polk. En 1851inundo detruis parton de la urbeto, spite tion ĝi oficiale urbiĝis en la sama jaro. En 1857 la loĝantoj prenis la pli mallongan loknomon Des Moines. En la 20-a jarcento la urbo iĝis anstataŭ minurbo bela "normala" urbo. Denove inundoj okazis en 1993 kaj 2008. Des Moines estas grava centro por la asekurindustrio.
En Des Moines la averaĝa temperaturo varias inter 5-16 °C. La malvarmo kulminas en januaro averaĝe −10 °C, rekorde −34 °C. La varmo kulminas en julio averaĝe 30 °C, rekorde 43 °C. Jare oni mezuras precipitaĵojn 942 mm. En ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj.