Des Moines (Iovao)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Municipejo en Des Moines

Des Moines (prononcita de MOJN) estas ĉefurbo de la usona ŝtato de Iovao. Ĝi estas ankaŭ diocezo kaj la ĉefurbo de Kantono Polk. La urbego troviĝas en kantonoj Polk, Kantono Warren, Kantono Dallas.

Loko de Des Moines en la kantono kaj subŝtato

Bazaj informoj

Geografio

Parlamentejo en Des Moines
Vojo al la parlamentejo en Des Moines

Des Moines situas sur montetaro laŭ rivero same nomata Des Moines en meza-norda parto de Usono, en meza parto de Iovao. Cedar Rapids troviĝas 160 km.

Historio

La rivero altiris homojn dum almenaŭ 7,000 jaroj. En 1843 oni konstruis en tiu loko fortikaĵon "Fort Des Moines". La nomo venis de la rivero. La fortikaĵo estis forlasita en 1846. Soldatoj postenigitaj en Fort Des Moines malfermis la unuajn karbominejojn en la areo. Setlantoj okupis la forlasitan fortikaĵon kaj la proksimajn areojn. En 1846 Fort Des Moines iĝis la sidloko de Kantono Polk. En 1851 inundo detruis parton de la urbeto, spite tion ĝi oficiale urbiĝis en la sama jaro. En 1857 la loĝantoj prenis la pli mallongan loknomon Des Moines. En la 20-a jarcento la urbo iĝis anstataŭ minurbo bela "normala" urbo. Denove inundoj okazis en 1993 kaj 2008. Des Moines estas grava centro por la asekurindustrio.

Trafiko

En Des Moines regiona flughaveno funkcias. El la urbego aŭtovojoj kuras al Ĉikago, Kansasurbo (Misurio), Omaha, Minneapolis. La plej gravaj trajnoj kuras al Ĉikago kaj Minneapolis.

Klimato

En Des Moines la averaĝa temperaturo varias inter 5-16 °C. La malvarmo kulminas en januaro averaĝe -10 °C, rekorde -34 °C. La varmo kulminas en julio averaĝe 30 °C, rekorde 43 °C. Jare oni mezuras precipitaĵojn 942 mm. En ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj.

Parko kun skulptaĵoj en Des Moines
Nubskrapuloj en Des Moines

Vidindaĵoj

Ĝemelurboj

Fontoj

  • Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
  • Tiu ĉi artikolo kreiĝis helpe de Guglo el la angla Vikipedio
Nubskrapulo en Des Moines