Desafinado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Desafinado (.port.: misagordita) estas bosanovo-kanto de la brazila komponisto Antônio Carlos Jobim el la jaro 1958; la tekston verkis poeto kaj pianisto Newton Mendonça. La usonanoj Jon Hendricks kaj Jesse Cavanagh tradukis la tekston en la anglan kun la titolo Slightly out of Tune.

Ekestohistorio[redakti | redakti fonton]

La peco estis ironia respondo de Jobim pri la muikrecenzistoj, kiuj post aŭskultado de la kanto Chega de Saudade someron de 1958 opiniis, ke bosanovo entute estas „misagordita“ kaj ne afero de laŭtaj zumkantistoj. La pecon origine oni koncertis tre intima kaj mallaŭta. Ĝin publikigis João Gilberto kiel unuopaĵo novembron de 1958 (poste sur lia albumo seinem Album Chega de Saudade en 1959).[1] La teksto unuafoje enhavas la vorton „bossa-nova“.[2]

Efikohistorio[redakti | redakti fonton]

Desafinado estis sonregistrata jam en 1961 de Herbie Mann kaj de Herb Ellis.[3] En 1962 Desafinado rapidege fariĝis furoraĵo per la sonregistraĵo de Stan Getz kaj Charlie Byrd sur ilia albumo Jazz Samba,[4] ankaŭ tutmonde famiĝis kaj kontribuis multe al la mondvasta venkiro de bosanovo.[5] Unuajn angalingvajn versiojn prezentis en la sama jaro Pat Thomas kaj Ella Fitzgerald; ankaŭ en 1962 okazis surdiskigoj de Herb Alpert, Dizzy Gillespie (kun Lalo Schifrin, Dizzy on the French Riviera), Coleman Hawkins kaj Quincy Jones. Por sia versio kun la bando de Byrd Getz ricevis je la disdonado de gremioj en 1963 la distingon kiel plej bona ĵaza instrumentmuzikaĵo – soloisto aŭ ensembleto. Ekde tiam multaj muzikistoj interpretis la pecon. La duopo-versio de Jobim kaj Frank Sinatra en 1969 komence tamen ne publikiĝis.[6]

Kromaj sonregistraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Julie London - The End of the World (1963)
  • Antônio Carlos Jobim - The Composer of Desafinado, Plays (1963)
  • João Gilberto, Stan Getz - Getz/Gilberto (1963)
  • Frank Sinatra kun Antônio Carlos Jobim - The Complete Reprise Studio Recordings (1995) (surdiskigita en 1969)
  • Jula de Palma - Jula al Sistina (1970)
  • Ella Fitzgerald - Ella Abraça Jobim (1981)
  • Nina Persson - ĉe MTV Classic 90's (1996)
  • George Michael, Astrud Gilberto - Ladies & Gentlemen: The Best of George Michael (1998)
  • Kenny G - Classics in the Key of G (1999)
  • João Gilberto - João Voz e Violão (2000)
  • Lisa Hannigan & Damien Rice – por la filmo Goldfish Memory (2003)
  • Toquinho - Tributo a Bossa Nova (2005)
  • Seth MacFarlane (kiel Brian Griffin) - Family Guy: Live in Vegas (2005)
  • Ana Belén, Pastora Soler, Lucrecia, Lolita Flores, Carmen Paris - Samba Pa Ti (Un Tributo A Brasil) (2006)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Komp. Chris McGowan, Ricardo Pessanha Brazilian Sound: Samba, Bossa Nova and the Popular Music of Brazil 1998, p. 55
  2. Komp. Michael Kennedy, Joyce Bourne The Oxford Dictionary of Music, 1994, p. 109
  3. Vgl. Give the Drummer Some (Ekestohistorio de ĵazsambo)
  4. Ĝi atingis en Usono la dudek pintolokojn de la furorkantajranglistoj. Komp. Chris McGowan, Ricardo Pessanha Brazilian Sound: Samba, Bossa Nova and the Popular Music of Brazil 1998, p. 66. Sur la dorsflanko de la disketo, kiu aperis nur sub la nomo de Getz, tamen ne estis plua bosanovo-peco, sed Theme from ›Dr. Kildare Show‹, kiun Getz surdiskigis junion de 1962 kun studio-orkestro. Komp. diskoliston de Stan Getz
  5. Vgl. Is the Bossa Nova the New Twist? Billboard, 13-an de oktobro 1962, p. 4
  6. La kialoj por la retiro de la disko produktita kune kun Jobim kaj ĝia komence nur parta publikigo ne estas tute klaraj. Komp. Will Friedwald Sinatra! The Song Is You: A Singer's Art 1997, p. 430