Deserta petrelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Deserta petrelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Pterodroma
Pterodroma desertae
(Mathews, 1934)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Deserta petrelo (Pterodroma deserta) estas malgranda marbirdo de la genro de burdopetreloj nome Pterodroma kiu reproduktiĝas en la insulo Bugio de la Desertas ĉe Madejro, Portugalio.

Taksonomio

La burdopetreloj de la genro Pterodroma estas marbirdoj de moderklimataj kaj tropikaj oceanoj. Multaj estas malmulte konataj, kaj ties ofte simila aspekto kondukis al la fakto ke la taksonomio de la grupo iĝis tre flua.[1] Kvankam la sistematiko de tiu specio ne estis ankoraŭ definitive certigita, provizore kelkaj fakuloj jam disigis la Desertan petrelon, separate la reproduktulojn de Desertas el tiuj de la insularo Kaboverdo,[2] dum aliaj konsideras ĝin subspecio de la Feaa petrelo.

Aspekto

Kiel la tri specioj de la komplekso Pterodroma feae/madeira/desertae, ĝi estis iam supozata subspecio de ununura specio: Pterodroma mollis. Kompreneble estas tre malfacile apartigi ilin. Resumo de informo el morfologia studo havigas lumon pri la temo:[3]

  • Laŭ ĝenerala grando feae estas pli proksima al deserta kaj ambaŭ estas pli grandaj ol madeira (flugillongo - f:262, d: 264, m: 248; tarso - f:34.7, d: 35.2, m: 32.7).
  • Bekolongo denove simila ĉe feae kaj deserta kaj ambaŭ estas pli grandaj ol madeira (f:29.0, d: 28.6, m: 26.3).
  • Bekoprofundo multe plej granda ĉe deserta, pli malgranda ĉe madeira, kaj intermeza ĉe feae (f:11.9, d: 12.9, m: 10.5).

Laŭ proporcioj:

  • (Bekolongo/flugillongo) (f:11.1%, d: 10.8%, m: 10.6%) estas pli simila en la tri taksonoj.
  • (Bekolongo/bekoprofundo) (f: 2.44, d: 2.22, m: 2.53) estas pli malaltaj ĉe deserta, kaj pli alta ĉe madeira. Ĉe feae ĝi estas intermeza, sed pli ol duoble pli proksime al madeira ol al deserta.

Notoj

  1. Onley, Derek; Scofield, Paul. (2007) Albatrosses, Petrels and Shearwaters of the World (Helm Field Guides). London: Christopher Helm, p. 17. ISBN 0-7136-4332-3.
  2. “Identification of Fea's, Desertas and Zino's Petrels at sea”, Birding World 23 (6), p. 239–275. 
  3. http://dx.doi.org/10.1111/j.1474-919X.1995.tb03241.x