Deshigsuren Ganbaatar

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Deshigsuren Ganbaatar, ano de LKK de la 6a Azia Kongreso (bonveniga servo, ekskurso). Mongolisto, esperantistiĝis ekde 1993. Li estis vic-prezidanto de Mongola Esperanto-Centro de 1997 ĝis 2001, estrarano de Mongola Esperanto-Asocio de 2002, estrarano de Mongola Esperanto-Societo de 2003. Ankaŭ li partoprenis en organizado de la someraj tendaroj de mongolaj kaj japanaj esperantistoj de 1994 ĝis 1999, partoprenis en 85-a Universala Kongreso de Esperanto en Tel-Avivo (2000), en somera kursaro en Melburno, Aŭstralio (2001). Ganbaatar gvidis elekteblan kurson pri Esperanto en la Ŝtata pedagogia universitato en Ulanbatoro de 1997 ĝis 1998.

Retadreso: ganbaatar_esp@mail.mn